El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-kurso malfermita en la Ŝanhaja Instruista Universitato

| 2015-09-22
Bookmark and Share

Teksto kaj foto liverita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio

 

 

    En septembro 2015, komence de la nova semestro la Ŝanhaja Instruista Universitato malfermis nedevigan Esperanto-kurson.

 

    La Ŝanhaja Instruista Universitato estas unu el la famaj altlernejoj en Ŝanhajo. Ĝi estas fame konata per sia mult-faka karaktero, kiu ebligas kunordigitan evoluon de diversaj fakultatoj pri sciencoj homaj, naturaj kaj inĝenieraj. Dum la pasintaj pli ol 60 jaroj depost sia fondiĝo, la universitato elbakis multajn instruistojn por element- kaj mez-lernejoj de Ŝanhajo kaj diversspecajn talentulojn por aliaj kampoj.

 

    En aprilo 2015 la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj la Ŝanhaja Fremdlingva Instituto de la Ŝanhaja Instruista Universitato kune starigis la Ŝanhajan Esperanto-Centron. D-ro Mark Fettes, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. La centro disvolvos avantaĝojn de ambaŭ flankoj por diskonigi Esperanton kaj organizi kulturajn interŝanĝojn per Esperanto en la kampoj eduka, esplora, akademia kaj aliaj en- kaj eksterlande. La centro prenas kulturadon de junaj esperantistoj, esploradon pri Esperanto-instruado kaj akademiajn interŝanĝojn internaciajn per Esperanto kiel siajn gravajn laborojn por estonteco.

 

    Por akceli disvolvon de la Esperanto-Movado en Ŝanhajo kaj kulturi pli da junaj esperantistoj, la Ŝanhaja Instruista Universitato decidis malfermi ekde tiu ĉi semestro nedevigan Esperanto-kurson en la Fremdlingva Instituto. Pli ol 50 tria-lernojaraj studentoj el la anglalingva fakultato la unuaj komencis lerni Esperanton en la kurso, kaj multaj el ili eklaboros kiel instruistoj post du jaroj.

 

    La Esperanto-kurso estas gvidata de s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj direktoro de la Ŝanhaja Esperanto-Centro, kun "Moderna Esperanto" kiel lernolibro po du lernohoroj semajne.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments