El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradiciaj lunkukoj en Zhangye, okcidenta Ĉinio

| 2015-09-23
Bookmark and Share

    La 27-a de septembro ĉijare estas la dekkvina tago de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro -- la tradicia Aŭtunmeza Festo de Ĉinio. En tiu ĉi tago ĉinoj kutimas preni lunkukojn kunestante kun siaj familianoj.

 

    La 22-an de septembro en ĉefmanĝaĵ-produktejo de iu supermarkto de la urbo Zhangye laborantoj sin streĉis por fari tradiciajn lunkukojn kiuj estas vaste ŝatataj de lokanoj.

 

    Tiaj lunkukoj estas faritaj el faruno kaj bakitaj por esti oferataj al la luno. Sur ili estas bildoj de bestoj, kreskaĵoj, luno, la 12 zodiakaj simboloj kaj aliaj.

 

    De mil jaroj la urbanoj faras tiajn lunkukojn. Tio estas aparta kutimo de la loko kaj estas simbolo de feliĉa "kunesta" vivo.

 

    Zhangye situas en la nordokcidenta parto de la provinco Gansu de okcidenta Ĉinio. Ĝi estis grava urbo laŭ la antikva Silka Vojo kaj estas fama urbo por turismo kun longa historio kaj riĉa kulturo. Ĝiaj trajtoj kaj naturaj pejzaĝoj forte allogas homojn. 

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments