El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping atingis Seatlon kaj komencis la ŝtataferan viziton en Usono

| 2015-09-23
Bookmark and Share

    La 22-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Seatlon, la plej granda urbo en Vaŝingtonio de Usono, kaj komencis la ŝtataferan viziton en la lando.

 

 

    Je la 9-a horo kaj 30 minutoj laŭ la loka tempo Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis la Paine-an Internacian Flughavenon en Seatlo. Ili ricevis varman bonvenon de geedzoj Jay Inslee, reprezentanto de Barack Obama kaj estro de Vaŝingtonio, altrangaj ŝtatoficistoj de la federacia registaro, urbestro de Seatlo, lokaj gravaj politikistoj kaj amikaj homoj el diversaj rondoj. Infanoj prezentis florojn al la geedzoj Xi Jinping.

 

    Xi Jinping prezentis al la usona popolo sinceran saluton kaj bondeziron. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas grandaj landoj kaj ankaŭ iliaj popoloj estas grandaj. Dum la pasintaj 36 jaroj post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la dulandaj rilatoj spertis malfacilojn kaj profitigis la popolojn de la du landoj kaj tiujn de la tuta mondo. Nun pliintimas la interesaj rilatoj inter la du landoj, plisolidas la kunlabora fundamento kaj plimultas la kunordigo inter la du landoj en internaciaj kaj regionaj aferoj. Starigo de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono, realigo de senkonflikto kaj senkontraŭstaro, reciproka respekto, kunlaboro kaj komuna gajno estas ĝenerala deziro de la dulandaj popoloj kaj la internacia socio, kaj ĝusta elekto konforma al la epoka tendenco. La ĉi-foja vizito de Xi Jinping celas intimigi la amikecon inter la dulandaj popoloj, grandigi praktikajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj plue antaŭenpuŝi disvolvadon de la rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono. Xi Jinping atendas renkontiĝon kun usona prezidento Barack Obama por profunde interŝanĝi opiniojn pri la rilatoj inter la du flankoj kaj pri la internacia situacio kaj kontaktiĝon kun personoj el diversaj rondoj de Usono por diskuti pri plua disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Seatlo estas la unua stacio de la vizito de Xi Jinping en Usono. Poste, li veturos al Vaŝingtono kaj al la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko por ĉeesti la pintkunvenojn celebre al la 70-a datreveno de la fondiĝo de UN.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments