El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis forumon inter ĉinaj provincestroj kaj usonaj ŝtatestroj

| 2015-09-23
Bookmark and Share

Xi Jinping intervidiĝas kun Jay Inslee, estro de Vaŝingtonio, Ed Murray, urbestro de Seatlo, Patty Murray, senatano de Vaŝingtonio, Rick Larsen, usona kongresano, kaj Gary Locke, eksa ambasadoro de Usono en Ĉinio.
 
    La 22-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 3-an Forumon inter Ĉinaj Provincestroj kaj Usonaj Ŝtatestroj okazintan en Seatlo kaj faris parolon. La forumo havas la temon "Pura Fuelo kaj Ekonomia Disvolvo".
 
     Xi Jinping emfazis, ke dum la pasintaj pli ol 30 jaroj la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono profitis de la subteno de lokaj registaroj de la du landoj kaj de tiu de la du popoloj, en la estonteco oni devas ankoraŭ dependi de lokaj registaroj kaj feliĉigi lokajn popolanojn. Dum la lastaj jaroj la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter regionoj de la du landoj havas novan tendencon de vigla disvolvado. La du landoj havas 43 parojn da amikaj provincoj kaj ŝtatoj kaj 200 parojn da amikaj urboj. Nun la ekonomia tutglobiĝo daŭre disvolviĝas profunden kaj la pragmataj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono en diversaj kampoj ĉiuflanke profundiĝas. En tiu fono la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter regionoj havas pli vastan perspektivon. 
 
     Jerry Brown, estro de la usona ŝtato Kalifornio, diris, ke li bonvenigas Xi Jinping fari viziton al Usono en grava momento de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio kaj tiu de la monda disvolvado. Teni oftajn kunlaborojn inter la du landoj utilas al la mondo. Li ĝojas, ke la du flankoj grandigas kunlaborojn en disvolvo de malmultkarbona ekonomio kaj pura fuelo. Li esperas, ke la ĉi-foja forumo atingos gravan komunan konon.
 
    Rilataj respondeculoj de Ĉinio kaj Usono konigis la staton pri interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter amikaj provincoj kaj ŝtatoj. Ili deziras intensigi regionajn kunlaborojn por antaŭenpuŝi profundan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
 


Xi Jinping parolas en la vesperbankedo.

 
    Tiu-tage Xi Jinping intervidiĝis kun Jay Inslee, estro de Vaŝingtonio, Ed Murray, urbestro de Seatlo, Patty Murray, senatano de Vaŝingtonio, Rick Larsen, usona kongresano, kaj Gary Locke, eksa ambasadoro de Usono en Ĉinio. Li ĉeestis vesperbankedon aranĝitan de la loka registaro kaj amikaj rondoj de Usono kaj faris parolon pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
 
Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments