El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio gardas 323-jaran arbon

| 2015-09-24
Bookmark and Share

 

    En la 23-a de septembro jam okulfrape vidiĝis 20-metre alta ĉina katalpo (Catalpa bungei) staranta en la konstruejo por novigo de malnova kvartalo ĉe la strato Youyi en la distrikto Fancheng de la urbo Xiangyang de la provinco Hubei en suda Ĉinio.

 

 

 

    Por gardi la 323-jaran arbon la loka registaro invitis specialistojn kontroli la konstruejon kaj fari apartan projekton. Oni fosadis je pli ol 20 metroj, starigis 91 gardokolonojn kaj totale pagis pli ol 4 milionojn da juanoj.

 

 

    Laborantoj aranĝis cementan subtenaĵon kaj gardilon, kaj kreskigis herbojn kontraŭ perdo de akvo kaj tero. Ili eĉ vastigis la gardoterenon de la arbo ĝis 3 mil kvadrataj metroj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments