El Popola Ĉinio>头条新闻>

La blanka libro La Historia Atesto pri Egaleco kaj Solidareco de Diversaj Nacioj en Xinjiang publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

| 2015-09-24
Bookmark and Share


En la gazetara konferenco

 

    La 24-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por publikigi la blankan libron La Historia Atesto pri Egaleco kaj Solidareco de Diversaj Nacioj en Xinjiang. En la konferenco oni konigis la blankan libron kaj la staton pri ekonomia kaj socia disvolvado de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

 

    Hu Kaihong, proparolanto de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicestro de la Informa Buroo, diris, ke la blanka libro La Historia Atesto pri Egaleco kaj Solidareco de Diversaj Nacioj en Xinjiang kun 22 mil ideogramoj konsistas el enkonduko, teksto kaj epilogo. Per granda nombro da detalaj kaj precizaj donitaĵoj kaj konkretaj ekzemploj la libro ĉiuflanke konigas la grandajn atingojn de Xinjiang en ekonomia kaj socia disvolvado dum la pasintaj 60 jaroj. La atingoj tuŝas praktikadon de la sistemo pri regiona nacia aŭtonomeco, persistadon en egaleco kaj solidareco de diversaj nacioj kaj aliajn 7 flankojn.

 

    Hu Kaihong konigis, ke la blanka libro havos la versiojn ĉinan, anglan, francan, rusan, germanan, hispanan, araban, ujguran kaj kazaĥan. La ĉina kaj angla versioj de la libro estis eldonitaj respektive de la Popola Eldonejo kaj la Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Ili estos distribuataj de la Xinhua-a Librejo en Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments