El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: Ne ekzistas "domo el kartoj" en kontraŭkorupta batalo de Ĉinio!

| 2015-09-24
Bookmark and Share

 

    La 22an de septembro Xi Jinping atingis Seatlon, kaj komencis la unuan stacion de la vizito en Usono. Li ĉeestis bonvenigan vesperan bankedon aranĝitan de la loka registaro kaj amikaj societoj de Usono, kaj faris prelegon.

 

    En la prelego Xi Jinping tuŝis multajn sentemajn temojn, kiuj kovras la reformadon, ekonomion, akciomerkaton, kontraŭkoruptan batalon de Ĉinio kaj ĉina-usonajn rilatojn.

 

    Kiel li respondis tiujn demandojn kaj eksplikis pensadojn kaj proponojn de Ĉinio? Ni legu.

 

    Ĉu la ĉina ekonomio povos mezrapide aŭ altrapide kreski plu?

 

    La malrapidiĝo de la ĉina ekonomio maltrankviligis la mondon.

 

    Xi Jinping donis la juĝon, ke la funkciado de la ĉina ekonomio ankoraŭ estas en racia intervalo. En la unua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio kreskis per 7% okupante la antaŭan lokon tutmonde. Tiu rezulto estis malfacile akirebla.

 

    Li diris, ke nun diverslandaj ekonomioj alfrontas malfacilojn, kaj ankaŭ Ĉinio alfrontas la premon de malsupreniro, tamen tio estas demando dum la antaŭeniro. Ĉinio fortigos kaj novigos makroekonomian reguligon por teni la ekonomian kreskon sur mezrapida nivelo.

 

    Ĉu Ĉinio instigas interretajn kodumulojn?

 

    Xi atentigis, ke Ĉinio estas firma defendanto de la interreta sekureco. Ankaŭ Ĉinio estas viktimo de retaj atakoj. Ĉinio ne partoprenos en komerca spionado nek instigos aŭ subtenos iun ajn fari tiajn agojn en ia ajn maniero.

 

    Li emfazis, ke komerca spionado per la reto kaj retaj atakoj kontraŭ registara retejo estas kontraŭleĝaj. Oni devas bati tiujn agojn laŭ leĝoj kaj koncernaj internaciaj konvencioj.

 

    Ĉu kontraŭkorupta batalo de Ĉinio estas lukto por povoj?

 

    Rilate al la kontraŭkorupta batalo, Xi diris, ke se oni ne povas solvi la ekzistantajn demandojn en la kompartio kaj lasos ilin libere disvolviĝi, la popolo ne fidos nek subteni la kompartion. Oni devas bati kaj "tigrojn" kaj "muŝojn" konforme al la postuloj de la popolo.

 

    Xi aldonis, ke ekzistas nek lukto por povoj en la kontraŭkorupta batalo de Ĉinio nek "domoj el kartoj". La ĉina popolo esperas, ke Usono subtenos kaj helpos Ĉinion en persekuto de rifuĝintaj koruptaj oficistoj por ke ili ne trovu "azilon" ekster Ĉinio.

 

    Ĉu Ĉinio serĉos hegemonion?

 

    Xi reasertis en prelego, ke kiom ajn evoluinta Ĉinio estos, ĝi ne serĉos hegemonion nek ekspansion. Li diris, ke Ĉinio deziras kune kun aliaj landoj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn, kies kerna enhavo estas kunlaboro por komuna gajno.

 

    Rilate al la iniciatoj de kontinenta kaj mara silkvojoj kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko, Xi klarigis, ke la iniciatoj celas subteni komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj, sed ne serĉi sferon de politika influo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments