El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 8-a Ĉina-Usona Forumo de Interreta Industrio

| 2015-09-24
Bookmark and Share

 

    La 23-an de septembro okazis en Seatlo, Usono, la 8-a Ĉina-Usona Forumo de Interreta Industrio. Lu Wei, direktoro de la Ĉina Ŝtata Oficejo de la Interreta Informo, faris temo-prelegon, en kiu li diris ke Ĉinio kaj Usono havas interkompletigajn avantaĝojn en la interreta spaco kaj la du flankoj jam estas kunfanditaj profunde. Tial la reciproka profito kaj gajno-gajno estas la nepraj elektoj de la epoko. La du landoj en unu boato ne povas lasi unu la alian, sed devas antaŭeniri kune.

 

    Lu Wei diris, ke la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Usono estas por malpli da suspekto kaj pli da interfido, por malferma kunlaboro, kaj por reciproka profito kaj gajno-gajno. Antaŭhieraŭ Xi akceptis intervjuon de la ĵurnalo Wall Street Journal, kaj hieraŭ li faris gravan prelegon en la bonveniga bankedo. La kerna enhavo de la intervjuo kaj la prelego estis reciproka profito kaj gajno-gajno.

 

    Lu Wei rakontis, ke antaŭ pli ol 2 500 jaroj en Ĉinio, du homoj veturis en boato al la maro. Survoje ili havis kverelon kaj komencis kulpigis unu la alian, kiam la vetero fariĝis malbona kun forta vento kaj grandaj ondoj kaj nevideblaj rifoj antaŭ ili. Subite ekpluvis, pli fortiĝis la vento kaj la ondoj. La du homoj devus morti, se ili ne malhisus la velon. Sed oni ne povis ĝin fari per la forto de nur unu persono. Antaŭ la komuna danĝero, ili decidis lasi disputon kaj ekkunlaboris por kune malhisi la velon kaj fine stabiligis la boaton. Poste, ili ne nur sekure atingis la bordon sed ankaŭ fariĝis tre bonaj amikoj.

 

 

    Finante la rakontadon Lu Wei konkludis, ke hodiaŭ oni havas senliman interretan spacon kaj estas ankaŭ en la granda ondo de informa revolucio. Neniam antaŭe oni spertis la novan vojon nun navigatan, sur kiu ekzistas pli multe da aferoj nekonataj ol konataj, kaj aperos diversaj riskoj aŭ defioj. Sed reciproka profito kaj gajno-gajno ĉiam estas la ĉefa fluo de la interretaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments