El Popola Ĉinio>头条新闻>

Raporto pri la vizito de Xi Jinping al Usono: vizito al Microsoft kaj mendo de 300 aviadiloj de Boeing

| 2015-09-25
Bookmark and Share


Xi Jiping faras parolon en la bonveniga ceremonio de Boeing.

 

    La 23-an de septembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la aviadil-fabrikon de Boeing en Everett. 600 dungitoj de la kompanio Boeing ĉeestis la bonvenigan ceremonion. En sia parolado dum la ceremonio Xi Jiping diris, ke Ĉinio havas longtempan kunlaboron kun Boeing, kaj aĉetis de la kompanio totale 1 500 aviadilojn de 1972 ĝis 2014. Li esprimis sian ĝojon pri tio, ke la ĉina koncerna departemento ĉi-foje atingis novan interkonsenton kun Boeing. Ĉina kompanio de aviadiloj subskribis interkonsenton kun Boeing por aĉeti 300 aviadilojn, kiuj totale valoras 38 miliardojn da usonaj dolaroj kaj inkluzivas 240 aviadilojn menditajn de grupo da ĉinaj aerkompanioj kaj 60 menditajn de la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio kaj la Banko de Ĉinio. Laŭ pritakso de amaskomunikiloj, tio estas la plej granda mendo farita de Ĉinio kun Boeing.

 


Xi Jinping eniras aviadilon 787 aĉetitan de la Ĉina Xiamen-a Aerkompanio, kaj parolas kun laboranto.

 

    Krome, Boeing laŭplane por la unua fojo konstruos fabrikon eksterlande, kaj translokos parton de ĝiaj laboroj al Ĉinio. Boeing deklaris, ke la Komerc-Aviadila Kompanio de Ĉinio jam subskribis kunlaboran dokumenton pri konstruado de la munto-centro de aviadiloj 737. La du flankoj kune investos por konstrui kompanion.

 


Xi Jinping kaj lia edzino vizitas la stabejon de Microsoft.

 

    Je la 3-a horo posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la stabejon de la usona kompanio Microsoft. Satya Nadella, ĝenerala direktoro de la kompanio, konigis al ili la disvolviĝan staton de la ĉina branĉ-kompanio. En la ekspona centro de la futura teknologio, inĝenieroj prezentis desegnon de motorciklo per la 3-dimensia teknologio "holografiaj okulvitroj", la videblan sistemon de meteologiaj datumoj de Usono, kaj la eko-sistemajn produktojn faritajn de ĉinaj kompanioj per la teknologio de Microsoft.

 

    Xi Jinping kaj la edzino en la sama tago intervidiĝis ankaŭ kun Bill Gates, la fondinto de Microsoft, kaj lia edzino.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments