El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping atingis Vaŝingtonon

| 2015-09-25
Bookmark and Share


Geedzoj Xi Jinping kaj geedzoj Joe Biden en flughaveno de Vaŝingtono

 

    La 24-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Vaŝingtonon, ĉefurbo de Usono, por daŭrigi la ŝtatan viziton en la lando.

 

    Je la 5-a horo kaj 40 minutoj posttagmeze Xi Jinping aviadile atingis la Andrews-an Aerbazon. Tie Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan estis bonvenigitaj de usona vicprezidento Joe Biden kaj lia edzino. Usonaj infanoj prezentis al ili florojn. La bonvenigaj soldatoj staris ĉe du flankoj de la ruĝa tapiŝo, milita orkestro ludis la naciajn himnojn de la du landoj.

 


Xi Jinping kaj Barack Obama al la ŝtatgasta domo por ĉeesti vesperbankedon

 

    Tiu-tage Xi Jinping ĉeestis privatan vesperbankedon aranĝitan de usona prezidento Barack Obama.

 

    Xi Jinping vojaĝis al Vaŝingtono post fino de la vizito en Seatlo. Matene de la 24-a laŭ la loka tempo Xi Jinping foriris de Seatlo. Geedzoj Jay Inslee, reprezentanto de Barack Obama kaj estro de Vaŝingtonio, altrangaj ŝtatoficistoj de la federacia registaro, Ed Murray, urbestro de Seatlo, lokaj gravaj politikistoj kaj amikaj personoj el diversaj rondoj iris al la flughaveno por adiaŭi la gastojn.

 

    Vaŝingtono estas la 2-a stacio de la vizito de Xi Jinping en Usono. Post fino de la vizito en Vaŝingtono li veturos al Nov-Jorko por ĉeesti pintkunvenojn celebre al la 70-a datreveno de la fondiĝo de UN.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments