El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala sekretario de UN atendas la viziton de Xi Jinping

| 2015-09-25
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ricevis intervjuon de ĉinaj raportistoj en la ĉefsidejo de UN. En la intervjuo li diris: "Mi elkore atendas ĉinan prezidanton Xi Jinping kaj bonvenigas lin partopreni en la pintkonferenco pri disvolviĝo kaj fari prelegon en la ĝenerala diskutado de la 70-a Ĝenerala Asembleo de UN."

 

    Ban Ki-moon diris, "Xi Jinping vizitos UN unuafoje en sia prezidanteco de Ĉinio, kaj en tiu ĉi grava okazo li sidos en UN kun diverslandaj ŝtatgvidantoj kaj diskutos pri daŭrigebla disvolviĝo por forigi la malriĉecon, protekti la medion kaj por strebi al realigo de la vivo kun digno por ĉiuj."

 

    Li diris, ke Ĉinio, kiel konstanta membro de la sekureca konsilio de UN, ludas gravan rolon en gardado de la internaciaj paco kaj sekureco. "Ni esperas, ke Ĉinio klopodos kun aliaj membroj de UN kaj daŭre ludos sian gravan rolon."

 

    Ban Ki-moon esperas, ke Ĉinio povos enlistigi en sian planon la disvolvan celon de UN kiu estos baldaŭ aprobita. UN volas daŭre klopodi kun la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, aktive kontribui al la realigo de la disvolva celo.

 

    Li alte taksis la proponojn de la "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Li sincere antaŭgratulis por la sukceso de la proponoj de Ĉinio, esprimante ke UN plenforte kunlaboros kun la ĉina registaro por ke la du proponoj vere realiĝu.

 

(el Xinhua.net)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments