"Malgrandaj" rakontoj diskonigas "grandan" diplomation ĉina-usonan (II)

| 2015-09-28
Bookmark and Share

    De la 26a de oktobro ĝis la 3a de novembro 1997, tiama ĉina prezidanto Jiang Zemin faris ŝtatan viziton al Usono. En la vespero de la 2a de novembro, transmaraj ĉinoj varme bonvenigis lin. Post sia parolado, Jiang Zemin donis al ĉiuj surprizon per kantado de pekina opero sen muzik-akompano. Tio vekis varmajn aplaŭdojn de la aŭskultantaro.

 

    En la 19a de aprilo, 2006, ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis la kompanion Boeing en Seatlo. La foto montras, ke Hu Jintao aŭskultas klarigon far la prezidanto de la kompanio en muntata aviadilo Boeing 777. (Foto de Lan Hongguang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Laŭ la invito de tiama usona prezidento George Walker Bush, tiama ĉina prezidanto Hu Jintao faris ŝtatan viziton al Usono en la 18-21a de aprilo, 2006. Sur la podio de la kompanio Boeing, Hu Jintao surloke metis sur sian kapon la bazpilkan ĉapon donacitan de laboranto de la kompanio Boeing, kaj ĝentile reciprokis al la lasta fortan brakumon en usona stilo. Tio venkis tondran aplaŭdadon.

 

    Usona prezidento George Walker Bush kaj lia edzino salutas la atletojn en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en la 8a de aŭgusto, 2008. (Foto de Zhao Peng, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Profitante de la Pekinaj Olimpikoj en aŭgusto 2008, Ĉinio plenforte entreprenis olimpikan diplomation senprecedencan kaj manifestis la imponan spiriton propran al la granda lando. Usona prezidanto George Walker Bush kune kun siaj familianoj "grandaĝaj kaj junaj" ĉeestis la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj kaj spektis la basketbalo-matĉon inter la ĉina kaj usona teamoj kaj aliajn okazaĵojn. Li estis la unua usona prezidento sur sia posteno, kiu spektis surloke la olimpikan basketbalo-matĉon eksterlande.

 

    En la 7-a kaj la 8-a de junio, 2013, Xi Jinping vizitis Usonon, kaj renkontiĝis kun usona prezidento Barack Obama en la "Suna Lando": Annenberg-bieno de Kalifornio. Tio vekis grandan atenton de la tuta mondo, kaj tio ne estis oficiala vizito en la konvencia senco, sed "biena diplomatio sen kravato". La du ŝtataj gvidantoj babilis promenante sur gazono. Tiu ĉi intervidiĝo estis rigardata kiel pionira evento en la diplomatia historio de Ĉinio kaj Usono. (Foto de Lan Hongguang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    En la 20-a de marto, 2014, Michelle Obama, la unua sinjorino de Usono, kune kun sia 76-jara patrino Marian Robinson kaj la du filinoj Malia kaj Sasha ĝuste en la printempa feriado, venis al Pekino laŭinvite. Tio estis la unua vizito de la edzino de usona prezidento al Ĉinio laŭ la invito de la edzino de ĉina prezidanto. Oni prenis tion kiel novigon de la amika interkomunikado inter la familioj de la ŝtatestroj de la du landoj, ankaŭ fortan komplementon al la interŝanĝoj de la dulandaj ŝtatestroj kaj brilecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

(Teskto kaj fotoj el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments