Xi Jinping ĉeestis ceremonion de donaco al UN

| 2015-09-28
Bookmark and Share

 

    Por memorfesti la 70an datrevenon de la fondiĝo de UN la ĉina registaro donacis al UN la klozoneaĵon "Zun de Paco".

 

    La 27an de septembro en Nov-Jorko okazis ceremonio de la donaco. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon senvualigis la klozoneaĵon "Zun de Paco". Ĉinio emfazis la gravecon de UN kaj esprimis sian subtenon al UN per la donaco farita en la formo de la antikva bronzaĵo "Zun" -- ĉinstila vinujo. La donaco prezentis ankaŭ la bondeziron de pli ol 1 300 milionoj da ĉinoj al UN. "Zun" ne nur prezentas la longan historion de la ĉina nacio kaj modernan civilizacion, sed ankaŭ reflektas interŝanĝon, kunfandiĝon kaj komunan progreson de malsamaj civilizacioj kaj kulturoj.

 

    Xi diris, ke ĝi komunikas deziron kaj kredon de Ĉinio kaj la ĉina popolo pri strebado al paco, disvolvado, kunlaboro kaj kungajno. Tio estas ankaŭ la spirito de la Ĉarto de UN. Okaze de la ekiro de UN al la nova jardeko, Ĉinio volas klopodi kun ĉiuj aliaj landoj por realigi la revon de UN.

 

    Ban Ki-moon faris varman parolon. Li dankis la ĉinan registaron por la donaco "Zun de Paco", dirante, ke la donaco montras la komunan valorkoncepton kaj intimajn rilatojn inter Ĉinio kaj UN. Li dankis Ĉinion por ĝiaj kontribuoj al la paco kaj disvolviĝo de la mondo. Li aldonis, ke en la nova situacio UN volas pliigi kunlaboron kun Ĉinio en la plenumo de jarmilaj disvolvaj celoj, la tutmonda redukto de malriĉeco kaj respondo al klimata ŝanĝiĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments