El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Al Qiwu Qian, reveninte hejmlokon post malsukceso en ŝtata ekzameno

| 2015-09-28
Bookmark and Share

 

Wang Wei (701~761)

Al Qiwu Qian, reveninte hejmlokon post malsukceso en ŝtata ekzameno

En sankta epoko ne estas ermitoj.

Ĉiuj eminentaj venas kolektite.

Tial nobla vi el orienta monto,

Ne plu volas vivi al Boyi imite.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ 0-0/ 0=0/

Vi venas ĉefurbon, sed sort' malfavoras.

Kiu asertas vian vojon neprava?

Vi pasigos Senfajran Tagon ĉe Jiang-Huai.

Penas en ĉefurbo por vestaĵoj-hava.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ =0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/ 0-0/

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Ni aranĝas nun adiaŭan festenon,

Kaj amikoj disiĝos vole-nevole.

Vi vojaĝos per boato al la sudo,

Post tagoj povos fermi pordon izole.

-0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

Arbaro diste ŝirmas vian figuron.

Al la urbo sinkas suno simpatia.

Via nesukceso okazas hazarde.

Ne diru ke mankas bonkonanto via.

0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Wang Wei (701~761) okaze de adiaŭo al sia amiko Qiwu Qian(692~749). Ekde 15-a jaraĝo Qiwu Qian venis al Chang'an, la metropolo de Tang-dinastio kaj amikiĝis kun multaj famaj literaturistoj. Qiwu Qian suferis malsukceson en ŝtata ekzameno en la 8-a jaro de Kaiyuan-erao en 720 sub regado de la imperiestro Tang Xuanzong kaj revenis al sia hejmloko. Post ses jaroj Qiwu Qian denove venis al la metropolo kaj sukcese trapasis la ŝtatan ekzamenon en 726.

 

    Ekzistas du alternativoj por ĉiuj patoprenantoj en la ŝtata ekzameno: Aŭ sukcese trapasi la ekzamenon kaj reveni kun honoro al sia hejmloko; aŭ malsukcesi kaj senti honton por revidi siajn gekonatojn en hejmloko.

 

    Disiĝo de intimaj amikoj jam estis granda sufero por intimaj amikoj, kaj des pli dolora estis la stato en malsukceso. Estis tre malfacile doni konsolajn vortojn al la malsukcesinto. La plej grava ago estu doni kuraĝigon kaj jesigon. Ke la malsukceso okazis, ne pro malbona epoko, ne pro malprudentaj ekzamenantoj, ankaŭ ne pro manko de talentoj de la ekzamenito. Tio okazis nur tre hazarde:

 

Via nesukceso okazas hazarde.

Ne diru ke mankas bonkonanto via.

 

    Kvankam ĉi-foje vi ne sukcesis, tamen la vojo estis prava. Nur se vi persistu en tio, vi certe akiros sukceson.

 

    Tial tiu ĉi poemo esprimis ne nur prizorgon, komprenon, simpation kaj konsolon de intima amiko, sed ankaŭ la pozitivan sintenon de la versinto, kiu donis al ni varman kortuŝon.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments