El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan ĉeestis du altnivelajn aktivadojn en UN

| 2015-09-28
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 26-a de septembro en la Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis aktivadojn de UN kaj faris prelegojn en la angla lingvo Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping. La du aktivadoj estis la Unua Iniciato de la Tutmonda Edukado kaj la iniciato temanta pri "Ĉiu Virino Ĉiu Infano".

 

    En la edukada okazaĵo, Peng Liyuan faris en la angla lingvo 5-minutan prelegon pri edukado kaj ŝia "ĉina revo". Ŝi diris, ke edukado de Ĉinio atingis grandan sukceson dank' al klopodo de ĉinoj generacion post generacio. "Mi estas profitanto de la disvolvo de la edukado de Ĉinio. Alie, mi neniam povus fariĝi kantistino kaj muzika instruistino."

 

    Edukado estas nobla afero kaj ludas fundamentan rolon en la nacia disvolvo kaj en la popola feliĉo. Pro tio, ke la edukado devas doni atenton al la virinoj kaj al la knabinoj. La eduka plano "burĝono" de Ĉinio jam helpis pli ol 3 milionojn da knabinoj reveni al lernejo. Oni devas juste kaj egale efektivigi profitajn politikojn al evoluantaj landoj kaj al malriĉaj regionoj. Edukado devas esti ĉefe por junuloj, kiuj ne nur lernas sciojn kaj kapablojn sed ankaŭ formas siajn moralajn karakterojn.

 

    Invite de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, Peng Liyuan poste ĉeestis alian altnivelan iniciaton kun la temo "Ĉiu Virino Ĉiu Infano". Ŝi faris 7-minutan prelegon, en kiu ŝi klarigis, ke multaj ĉinaj studentoj en universitato servas kiel volontuloj por preventi aidoson kaj krom tio, ŝi faras laboron kontraŭ tuberkulozo kaj fumado. Peng Liyuan esprimis grandan dankemon al la nova strategio fare de UN por antaŭenpuŝi la sanon de virinoj, infanoj kaj adoleskantoj. Ŝi diris "Ĉinio daŭre kunlaboros kun vi por plenforte subteni efektivigon de la strategio."

 

    Peng Liyuan estas speciala delegito de UNESKO por la antaŭenigo de edukado de virinoj kaj knabinoj, kaj ankaŭ bonvola ambasadoro de la Monda Organizo pri Sano por prevento de tuberkulzo kaj aidoso.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments