El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio senigos iujn landojn je senintereza prunto

| 2015-09-28
Bookmark and Share

    La 26an de septembro en la stabejo de UN en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la disvolvan pintkunvenon de UN kaj faris parolon sub la titolo "Strebi por komuna daŭripova disvolvado kaj esti partneroj de kungajna kunlaboro". Li emfazis, ke la internacia komunumo devas preni la disvolvan tagordon post la jaro 2015 kiel deirpunkton por malfermi justan, malferman, ampleksan kaj novigan disvolvan vojon kaj realigi komunan disvolvadon de ĉiuj landoj.

 

 

    Li deklaris, ke Ĉinio establos fonduson por suda-suda kunlaboro, kiu liveros por la unua stadio du miliardojn da usonaj dolaroj por subteni evoluantajn landojn efektivigi la disvolvan tagordon post la jaro 2015. Li diris, ke Ĉinio pliigos investon ĝis 12 miliardoj da usonaj dolaroj al malplej evoluintaj landoj antaŭ la jaro 2030. Li aldonis, ke Ĉinio senigos malplej evoluintajn landojn, kontinentajn evoluantajn landojn kaj malgrandinsulajn evoluantajn landojn je senintereza prunto pagenda antaŭ la fino de la jaro 2015. Ĉinio starigos Internacian Sci-Disvolvan Centron por faciligi studojn kaj interŝanĝojn kun aliaj landoj pri disvolvaj teorioj kaj praktikoj konformaj al propraj naciaj kondiĉoj. Ĉinio proponis diskuton pri starigo de monda energi-interreto por kontentigi postulon de tutmonda elektropovo en pura kaj verda maniero. Ĉinio volas ankaŭ klopodi kun ĉiuj rilataj landoj por akceli konstruadon de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj tiun de la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kaj frue funkciigi la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon kaj la Novan Disvolvan Bankon de BRICS-landoj, por kontribui al ekonomia kresko kaj plibonigo de la popola vivteno de evoluantaj landoj. Ĉinio solene promesis, ke ĝi prenos efektivigon de la disvolva tagordo post la jaro 2015 kiel sian devon kaj kunlaboros kun aliaj landoj por antaŭenpuŝi daŭripovan disvolvadon de la mondo.

 

(el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoroj: Chen Ji kaj Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments