El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Fiŝbaka Festo" de la nacio Mjaŭ de Ĉinio

| 2015-09-29
Bookmark and Share

    La 28-an de septembro okazis la "Fiŝbaka Festo" de la nacio Mjaŭ en la gubernio Rongshui de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Tio signifas finiĝon de la aŭtuna rikolto. Urbanoj vizitis tiun ĉi lokon kaj ĝoje kaptis kaj bakis fiŝojn kun lokanoj.

 

 

 

    La fiŝoj en rizkampo estas bone nutritaj dum kreskado en multaj monatoj. Oni forigis akvon el la rizkampo, kaptis la fiŝojn, pinĉis ilin per bambuo kaj ilin bakis surloke. Tiele kuiritaj fiŝoj kun rizaĵo estas ege salivigaj.

 

 

 

    Tio estas tradicia festo de lokaj mjaŭ-oj, kaj celas beni por venontjara riĉrikolto celebrante la ĉi-jaran rikolton. La festo aludas ankaŭ, ke alvenas la ripoza tempo de kamparanoj.

 

 

    Mjaŭ estas ĉina nacimalplimulto internacieca. Ĝi havas historion de pli ol 5 mil jaroj. Kaj mjaŭ-oj vivas plejparte en suda Ĉinio, ekzemple en Guizhou, Hunan, Yunnan, Hubei, Hainan, Guangxi kaj aliaj lokoj. Laŭ la statistiko farita en 2011, la enlanda nombro de mjaŭ-oj atingis 10 milionojn kaj eksterlande vivas ĉirkaŭ 3 milionoj da mjaŭ-oj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments