El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio klopodas por malpliigi karbonan intensecon per 40-45% antaŭ 2020

| 2015-09-29
Bookmark and Share

 

    La 27an de septembro en la stabejo de UN en Nov-Jorko ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis labortagmanĝan kunvenon de gvidantoj pri klimata ŝanĝiĝo, preziditan de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon. Pli ol 30 ŝtataj gvidantoj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la klimata konferenco de UN okazonta en la fino de la kuranta jaro en Parizo ellaboros novan planon pri respondo de la internacia komunumo al klimata ŝanĝiĝo, kaj montros ĝeneralan direkton por verda kaj malaltkarbona disvolvado de la internacia komunumo. La interkonsento atingota en la pariza konferenco devos juste trakti ĉiujn elementojn, inkluzive de mildigo, akomodiĝo, fonduso kaj tekniko, kaj elmontri efikajn rimedojn por plenumo.

 

    Li substrekis, ke Ĉinio ĉiam traktas klimatan ŝanĝiĝon per respondeca sinteno, rigardas respondon al klimata ŝanĝiĝo kiel gravan oportunon por ŝanĝo de disvolva maniero kaj aktive esploras vojon de malaltkarbona disvolvado, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj. La ĉina registaro enmetis la traktadon de klimata ŝanĝiĝo en la ĝeneralan nacian strategion pri ekonomia kaj socia disvolvado. En la lasta jaro la landa emisiado de karbona dioksido po unuo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio estis reduktita per 33,8% kompare kun tiu de la jaro 2005. Ĉinio regos plu emisiadon de forceja gaso kaj klopodos por atingi la celon redukti la karbonan intensecon per 40% ĝis 45% antaŭ la jaro 2020. Ĉinio deziras porti plu sian internacian respondecon konforman al la naciaj kondiĉoj, disvolva stadio kaj reala kapablo.

 

    Xi rimarkigis, ke antaŭ du tagoj Ĉinio kaj Usono publikigis la duan komunan deklaron pri klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio ankaŭ antaŭenpuŝos fruan funkciigon de fonduso por suda-suda kunlaboro kaj subtenos aliajn evoluantajn landojn trakti klimatan ŝanĝiĝon. Ĉinio deziras kunlabori kun aliaj landoj en respondo al klimata ŝanĝiĝo dum efektivigo de la disvolva tagordo de UN.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments