El Popola Ĉinio>头条新闻>

NASA: forta atesto pri akvo en likva stato sur Marso

| 2015-09-29
Bookmark and Share


La bildo, publikita de NASA kaj la universitato Arizona, prezentas, ke la deklivaj strioj sur Marso forte subtenas ekziston de akvo en likva stato sur la planedo.
 

    La 28-an de septembro, la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono (NASA) deklaris, ke ili havis fortan ateston pri akvo en likva stato sur Marso, tio liveras novan migrovojon por serĉi vivon sur tiu ĉi ruĝa planedo.

 

    "Marso estas nek seka nek malfekunda planedo tiel kiel oni imagis antaŭe," diris Jim Green, direktoro de la planeda departemento de NASA, "en kelkaj okazoj ekzistas akvo en likva stato sur Marso."

 

    De la jaro 2006 estis jam trovita per orbitŝipo mallumaj strioj sur deklivo de Marso. La strioj aperis en varmaj sezonoj kaj iom post iom longiĝis kun altiĝo de la temperaturo kaj malaperis en malvarmo. Ili estis nomitaj de NASA per sezonaj deklivaj strioj, ĉar ĝi opinias, ke la unikaj strioj estis kaŭzitaj de salakvaj fluoj, sed en tiu tempo oni ne trovis ateston.

 

    Laŭ la tezo publikita en la brita revuo Naturo --Geoscienco, la trovo de sciencistoj forte subtenas la hipotezon, ke la unikaj strioj estas kaŭzitaj de salakvaj fluoj.

 

    Estas tre malvarme sur Marso eĉ en somero, tial sur Marso ne eblas ekzisti akvo en tute likva stato, sed nur salakvo, kiu havas la frostan temperaturon subnulan. Nova esploro montras, ke salakvo sur Marso estas multe pli sala ol marakvo sur la Tero.

 

    Marso estas planedo la plej simila al la Tero. Akvo en likva stato estas necesaĵo por subteni vivon. La nova trovo sendube vekas la imagon pri vivo sur Marso. John Grunsfeld, vicdirektoro de NASA, diris en gazetara konferenco, "Ni estas tre eksciitaj, ĉar la nova trovo signifas, ke eble ekzistas vivo sur Marso!"

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments