El Popola Ĉinio>头条新闻>

Paperaj libroj surprize venkas elektronikajn

| 2015-09-30
Bookmark and Share

 

    Antaŭ kvin jaroj pro populariĝo de movebla Interreto, librovendejoj kaj eldonistoj estis forte batitaj de interretaj komercistoj. Tamen eldonistoj iom post iom sin akomodis al la nova situacio, tial la bato de interretaj komercistoj al paperaj libroj malfortiĝas. De post la jaro 2011 la eldonejo Pingveno-Random komencis provizi sendependajn librovendejojn per libroj ene de du tagoj post mendo dum vendsezonoj, kaj kunfandis la elementojn de interretaj komercistoj.

 

    En la unuaj kvin monatoj ĉi-jare la vendokvanto de elektronikaj libroj en Usono falis per 10%, kaj parto de e-libraj konsumantoj turnis sin al la paperaj libroj. Tio estas surprizita cifero publikigita de la Usona Eldonista Asocio. La sinturno de legantoj al paperaj libroj okazis ne nur en Usono. En Ĉinio la jara resumo pri libra industrio montris, ke en la jaro 2014 la vendokvanto de ĉinaj librovendejoj kreskis per 3,26% kompare kun la antaŭa jaro. Librovendejoj eble iros en ampleksan revigliĝon.

 

    Revigliĝo de paperaj libroj devas danki la popolamasojn, kiuj nature estas nedisigeblaj de libroj, ekzemple infanoj. La donitaĵoj de la retbutiko Tmall montris, ke la vendokvanto de infana literaturo Charles IX kalkuliĝis al pli ol miliono da ekzempleroj, kaj la libro Patro kaj Patrino Ne Estas Miaj Servantoj pli ol cent mil ekzempleroj. Fakuloj analizis, ke en la monda sfero la revigliĝo de paperaj libroj devas esti atribuita al libroj por infanoj. Multaj plenkreskuloj kutimiĝis al elektronika legado, tamen ili estas konservativaj en edukado al la sekva generacio.

 

    Krome, multaj legantoj pensas, ke biografiaj noveloj, romanoj kaj aliaj taŭgas por elektronika legado, kaj seriozaj libroj kaj vortaroj estas preferataj en la formo de libro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments