El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Aŭskulti pluvon

| 2015-09-30
Bookmark and Share

 

Aŭskulti pluvon

—laŭ melodio Belulino Yu

Jiang Jie

Junaĝe mi aŭskultis pluvon en kantejo,

Ĉe silka litvualo kaj ruĝa kandelo.

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Mezaĝe mi aŭskultis pluvon en boato.

Pezaj nuboj pendis super vasta rivero.

En okcidenta vento sovaĝaj anseroj.

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

0-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Nuntempe mi aŭskultas pluvon en bonzejo.

Surkape jam prujne griziĝis miaj haroj.

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/ =0/

Ripetas ĝojo-tristo, revido-disiĝo.

Pluvgutoj frapas sur ŝtuparon ĝis tagiĝo.

0=0/ -0/ =0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Jiang Jie,kun adoltiĝa nomo Jiang Zhushan, estis lokano de Yang-xian (en nuna Yixing de Jiangsu-provinco). Li devenis de fama bonhava familio de Yixing. Jiang Jie sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 1274. Sed nur post 5 jaroj pereis la Suda Song-dinastio (1127~1279). Post falo de Song-dinastio, Jiang Jie ermitiĝis en Zhushan-monto de Taihu-lago kaj ne plu funkciis kiel ŝtatoficisto. Nun postrestis pli ol 90 liaj poemoj, el kiuj plejparto estis pri homa vivo kaj sopiro pri la foraperinta malnova patrolando.

 

    Tiu ĉi poemo koncize resumis la travivaĵojn de la aŭtoro per tri bildoj de pluvo-aŭskultado dum la romantika junaĝo, migra mezaĝo kaj soleca maljunaĝo.

 

    La aŭtoro estis sukcesinto de metropola edzameno kaj funkciis dum kelkaj jaroj kiel ŝtatoficisto. Bedaŭrinde lia Kortego rapide disfalis. Lia vivo plejofte estis trapasita en migrado. Tri malsamaj animstatoj en tri malsamaj aĝoj. Legante tion ni sentis simpation.

 

  “Junaĝe mi aŭskultis pluvon en kantejo, /

Ĉe silka litvualo kaj ruĝa kandelo. ”

 

    La versoj prezentis nur fragmentojn de iu tempo kaj iu loko: La koro de junulo ĉiam estas senbrida. Homoj en junaĝo ne konas la guston de tristo. Eĉ por aŭskulti pluvon li emis serĉi romantikan lokon, akompanate de sia amatino. Tiam la vivo estis ĝoja kaj senzorga kaj ankoraŭ ne travivis venton kaj pluvon de la homa vivo. Ambicio plenis en brusto. Eĉ tristo koloris pala kaj maldika. Li pene parolis pri tristo nur por fari novajn versojn.

 “Mezaĝe mi aŭskultis pluvon en boato. /

Pezaj nuboj pendis super vasta rivero./

En okcidenta vento sovaĝaj anseroj. ”

 

    Jen estis bildo de aŭtuna pluvo super rivero. La aŭtoro aŭskultis pluvon en boato kiel migranta vojaĝanto. Malalta estis la ĉielo, kaj vasta la akvo. Sovaĝa ansero, kiu perdis siajn kamaradojn, ĝuste estis la figuro de la aŭtoro.

 

  “Nuntempe mi aŭskultas pluvon en bonzejo.

Surkape jam prujne griziĝis miaj haroj. ”

 

    Tiuj versoj faris memportreton de la poeto en nuna situacio. Grizhara maljunulo solece aŭskultis la noktan pluvon en bonzejo. Soleca loko kaj premata animstato ĉiom prezentiĝis en la nemultaj vortoj. Jam ŝanĝiĝis la ŝtata reganto. Ĉiom da ĉagrenoj de mezaĝo kaj ĝojo de junaĝo jam malaperis forlavitaj de la vento-pluvo. La aŭtoro jam fariĝis sensenta, senemocia.

 

“Ripetas ĝojo-tristo, revido-disiĝo. /

Pluvgutoj frapas sur ŝtuparon ĝis tagiĝo”

 

    Tio esprimis la senhelpan staton de la poeto, kaj lia “aŭskulto de pluvo ” abrupte ĉesis tie.

 

    Tri bildoj sin sekvis unu post la alia kaj artisme resumis la vojon de sentoj, kiel la aŭtoro travivis de junaĝo ĝis maljunaĝo kaj de printempo ĝis la vintro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments