El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN faris "mediprotektan manĝaĵon" por ŝtatestroj

| 2015-09-30
Bookmark and Share

Menuo de salatoj faritaj el "forĵetaĵoj"

 

    La 27-an de septembro en tagmanĝo, oni trovis manĝaĵojn faritaj el ofte forĵetaj materialoj.

 

    Okazis en la stabejo de UN la tagmanĝo, kiun ĉeestis franca prezidento François Hollande, perua prezidento Ollanta Humala kaj aliaj, kiuj laŭplane faris diskonigon por la Klimata Pintkonferenco de UN en Parizo ĉe la fino de la kuranta jaro.

 

    Laŭ raporto de franca amaskomunikilo, tiuj manĝaĵoj sur tablo de la tagmanĝo estis faritaj el "restaĵoj", kiujn oni ofte forĵetas dum la kuirado. Ekzemple, vegetara hamburgero estas farita el la restaĵoj post elpremo de legomo-suko. Frititaj terpomoj, kromplado de la hamburgero, estas faritaj el maiza faruno, per kiu oni ofte provizas bestojn.

 


Vegetara hamburgero farita el legomo-restaĵoj

 

    Laŭ statistiko publikigita de UN, la forĵetitaj aŭ malŝparitaj manĝaĵoj estis produktitaj el la kampoj, kiuj okupas ĉirkaŭ 28% de la totala agrikultura grundo en la mondo, kaj dum la produktado de tiuj manĝaĵoj estis ellasita karbondioksido de 3.3 miliardoj da tunoj. Post la tagmanĝo, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris ke la ĉifoja tagmanĝo celas atentigi ĉiujn, ke la forĵetaĵoj produktitaj dum preparado de manĝaĵoj estas facile neglektita elemento por klimata ŝanĝiĝo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments