El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: praktikota la nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj la plej severa en la historio

| 2015-09-30
Bookmark and Share

 

    La 24-an de aprilo la 14-a kunveno de la 12-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso aprobis decidon pri revizio de la Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj. La reviziita leĝo havas 154 artikolojn, multiĝis je 50 kompare kun la malnova. Ekde la 1-a de oktobro estos oficiale praktikata la nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj "la plej severa en la historio". Jen estas ĝia severeco.

 

La plej rigora normo

 

    La nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj multiĝis de la antaŭa el 104 artikoloj al la nuna el 154. Oni faris substancan revizion al 70% da artikoloj de la malnova leĝo kaj multigis gravajn ideojn, sistemojn, mekanismojn kaj manierojn. En la kontrola sistemo la nova leĝo aldonis pli ol 20 sistemojn pri memekzameno de riskoj de la sekureco de manĝaĵoj, pri respondeca asekuro de la sekureco de manĝaĵoj, pri retrospurado de la tuta procezo de la sekureco de manĝaĵoj, pri rekompenco al raportantoj pri la sekureco de manĝaĵoj ktp.

 

La plej severa kontrolado

 

    La nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj klarigas, ke la sekureco de manĝaĵoj estas unuigite kontrolata de departemento pri kontrolado de manĝaĵoj kaj medikamentoj, nuligis la modelon de disa kontrolado. Ĝi detalis kaj perfektigis la enhavojn de la ĉeneroj pri produktado kaj cirkulado de manĝaĵoj, servoj je manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, vendado de manĝeblaj agrikulturaĵoj, kontrolado pri aldonaĵoj de manĝaĵoj kaj tiu pri la produktaĵoj rilataj al manĝaĵoj, kaj pri reta vendado de manĝaĵoj.

 

La plej severa puno

 

    La nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj intensigis punon al la kontraŭleĝaj agoj koncernaj al la sekureco de manĝaĵoj. Laŭ la nova leĝo, je 100 mil juanoj maksimume puniĝos tiuj, kiuj liveris produktajn aŭ vendajn ejojn al produktistoj kaj vendistoj, kiuj ne havas licencon pri produktado kaj vendado, kaj al la produktistoj, kiuj kontraŭleĝe uzis aldonaĵojn de manĝaĵoj.

 

La plej serioza respondeco

 

    La nova Leĝo pri Sekureco de Manĝaĵoj aldonis artikolon pri kompenso al konsumantoj. Ĝi postulas, ke produktistoj kaj vendistoj devu doni al konsumantoj kompenson petitan. En la leĝa situacio konsumantoj povas peti kompenson 10-oble je la prezo aŭ 3-oble je la perdo.

 

    Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments