El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la Nacia Tago ĉinaj ŝtatgvidantoj prezentis florkorbojn al la popolaj herooj

| 2015-09-30
Bookmark and Share

 

    La 30-a de septembro estas la Dua Martira Tago de Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj ŝtatgvidantoj venis al la placo Tian'anmen kaj prezentis florkorbojn al la Monumento de la Popolaj Herooj.

 

    En kortuŝa muziko ludita de milita orkestro, 18 soldatoj, tenante la florkorbojn, malrapide paŝas al la monumento kaj metis ilin sur la soklon. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj sekvis ilin, paŝis ŝtupon post ŝtupo sur la monumentan soklon kaj staris antaŭ la florkorboj. La floroj, brilflavaj orkideoj kaj ruĝaj rozoj, kunportas profundan memoron de nekalkuleblaj popolanoj al la martiroj kaj tiuj korformaj anturioj kaj florantaj lilioj -- senliman amon de ĉinoj al la lando.

 

 

    Ĉirkaŭ 3 mil reprezentantoj el diversaj rondoj solene staris antaŭ la monumento tenante en sia mano freŝajn florojn. Inter ili troviĝas grizharaj veteranaj soldatoj, parencoj de martiroj, gejunuloj, infanoj kaj pli ol 200 kompartia sekretario de diversaj gubernioj de la lando kiuj studas en la Centra Kompartia Lernejo de Ĉinio.

 

 

    La Monumento de la Popolaj Herooj estis starigita en 1958 por la memoro al la revoluciaj martiroj, kiuj oferis sian vivon al la popolaj revolucio kaj liberiĝo.

 

    La 31-an de aŭgusto 2014, la Tutlanda Popola Kongreso difinis la 30-an de septembro kiel la martiran tagon kaj okazigas ĉiujare memorigajn aktivadojn en tiu ĉi tago en la leĝa formo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments