Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Tu Youyou, Nobel-premiito pri fiziologio aŭ medicino

| 2015-10-08
Bookmark and Share

 

    La 5an de oktobro la Karolinska Instituto anoncis en Stokholmo, ke la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de la jaro 2015 estis aljuĝita al Tu Youyou el Ĉinio kaj aliaj du sciencistoj William Campbell kaj Satoshi Omura pro iliaj atingoj en la esploro pri kuracado de parazitozo. Estis la unua fojo, ke ĉina sciencisto gajnis la sciencan Nobel-premion pro esplorado en Ĉinio.

 

    Antaŭ preskaŭ duonjarcento, inspirite de la notoj de antikvaj ĉinoj pri ekstrakto el trempita artemizio, Tu pensis, ke boligita akvo eble domaĝus la efikon de biologia aktiveco, tial ŝi uzis eteron anstataŭ akvon kaj akiris pli efikan ekstrakton. Ŝia edzo Li Tingzhao diris, ke dum ŝia esploro pri artemizio, li ĉiutage flaris odoron de alkoholo el ŝi, kaj poste ŝi eĉ suferis la malsanon de toksita hepato.

 

    Tu, kiu havas malbonan aŭdon, ne respondis la demandon pri reago post la informiĝo pri la premio, tamen ŝi klare aŭdis la frazojn el la televida novaĵo pri la premio. "Pli ol 200 specoj de drogoj de la tradicia ĉina medicino kaj pli ol 380 specoj de metodoj de la ekstrakto." La maljunulino ripetis.

 

    La maljunaj geedzoj havis fortan akĉenton de suda Ĉinio. "Foje estis malvarme kaj foje estis varme," ili parolis pri la epidemio, per kiu ili estis infektitaj en la infaneco. La eltrovo de artemizio estas rigardata de la Monda Organizo pri Sano kiel la unua terapio por kuracado de malario. Dum dekoj da jaroj ĝi savis sennombrajn vivojn en pli ol cent landoj.

 

    Por certigi efikecon de la terapio sur homoj Tu kaj membroj de ŝia teamo agis kiel la unuaj volontuloj por testo.

 

    La unua raporto pri artemizio publikigita en la angla lingvo en la jaro 1979 ne menciis la aŭtorojn kaj esploristojn inkluzive de Tu. Kiam oni ekkonis Tu, ŝi estis rigardata kiel sentitola profesoro, ĉar ŝi ne havis doktorecon, nek studis ekster Ĉinio nek estis akademiano.

 

    La maljuna batalanto diris, ke ŝi estas maljuna, kaj ne zorgas pri la premio. "Kiel medicinisto mi estas kontenta, ke mi kontribuis por la sano de la homaro."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments