El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renminbi fariĝis la 4-a granda mono pagita en la mondo

| 2015-10-08
Bookmark and Share

 

    Laŭ la plej nova donitaĵo el la neprofita internacia organizo inter internaciaj bankoj, la Monda Banka Asocio de Financo kaj Telekomuniko, en la pasinta aŭgusto la ĉina mono Renminbi superis laŭ valoro la japanan enon kaj fariĝis la 4-a granda pag-mono en la mondo. Usona dolaro, eŭro kaj pundo okupas la unuajn tri lokojn per la kvotoj 44.8%, 27.2% kaj 8.5% respektive.

 

    La donitaĵo montras, ke en la pasinta aŭgusto la kvoto de Renminbi en la merkato leviĝis al 2.79%. En januaro de 2014 ĝi okupis nur 1.39%. En pli ol unu jaro ĝi duobliĝis. Laŭ valoro, en aŭgusto la pag-sumo de Renminbi kreskis je 9.13%, dum tiu de la mono de aliaj landoj reduktiĝis je 8.3%. Ĝis la pasinta aŭgusto la landoj, en kiuj oni povas uzi Renminbi, atingis pli ol 100, kaj 90% de Renminbi pagita eksterlande estis en 10 landoj, interalie 24.4% en Singapuro, 21.6% en Britio.

 

    La organizo diris, ke en aŭgusto la komerca kvanto de pago per Renminbi en fremdaj landoj kreskis je 50% kompare kun tiu en la sama periodo de 2014, je 20% kompare kun tiu en julio de 2015. En aŭgusto la komerca kvanto de pago per Renminbi unuafoje superis milionon.

 

    Li Yiping, profesoro pri ekonomio de la Ĉina Popola Universitato, diris, ke dum la lasta jaro la kvanto de uzo de Renminbi senĉese kreskis kaj Renminbi fariĝis unu el la plej multe uzata mono en la mondo. En aŭgusto la Centra Banko reguligis la prezan mekanismon pri la meza proporcio de Renminbi por konduki la merkaton ludi pli grandan rolon en la formada mekanismo de la valuta kurzo de Renminbi. Tio eble estas unu el la kaŭzoj de la ŝanĝo de uzado de Renminbi en aŭgusto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments