El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Droga ĉokolado" aperos baldaŭ

| 2015-10-08
Bookmark and Share

    Laŭ la raporto farita de la brita amaskomunikilo The Independent en la 4-a de oktobro, sciencistoj jam ellaboris ĉokoladon tiel sanigan kiel "drogon". Tiu ĉokolado havas grason je malpli ol 35%.

 

 

    Kakafabo estas ĉefa materialo de ĉokolado, ĝi entenas multajn sanigajn antioksidantojn kaj mineralojn, ili povas protekti la nervan sistemon, redukti la atakon de apopleksio kaj malaltigi sangopremon. Sed la kakafabo estas ege maldolĉa, do multaj produktantoj dolĉigas ĉokoladon per graso kaj sukero malgraŭ tio nuligas la sanigecon de kakafabo.

 

 

    La kompanio KuKa Xoco kiu starigis sian ĉefsidejon en Bostono, Usono, trovis malofte uzatan drogherbon en la regiono de Andoj ĉe Bolivio kaj Peruo. En la herbo estas kontraŭmaldolĉa substanco. La kompanio diris, ke kelkmikrogramo da tiu substanco sufiĉas por tute forigi la maldolĉecon de la natura kakafabo. La kompanio jam ellaboris specion de ĉokolado, kiu entenas nur 35% da sukero kaj graso.

 

    Samtempe la kompanio diris, ke se oni povas laŭeble forigi grason kaj sukeron el ĉokolado, la bongustaĵo povus prenita kiel drogo, tiel la industrio de ĉokolado fariĝus tiu de saniga manĝaĵo kaj ĝia jarprofito duobliĝus. La longperioda celo de la kompanio estas elfari sanigan ĉokoladon entenante grason kaj sukeron je 10%.

 

(el chinanews.com)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments