El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana kanceliero Angela Merkel espereble vizitos Ĉinion por diskuti pri novigo

| 2015-10-08
Bookmark and Share

 

    Laŭ informo, germana kanceliero Angela Merkel espereble vizitos Ĉinion en proksima venonto. 2015 estas la kunlabora jaro pri novigo de Ĉinio kaj Germanio, kaj ĉirkaŭ la temo "novigo", oni kunlaboros por kunigi la strategiojn "Produktita en Ĉinio 2025" de Ĉinio kaj "Industrio 4.0" de Germanio.

 

    Lastatempe germana ambasadoro Michael Clauss diris dum intervjuo de ĉina ĵurnalisto, ke novigo estas grava diskuta temo de la alifoja vizito de Angela Merkel al Ĉinio.

 

    Li diris, ke Germanio kaj Ĉinio povas kunlabori en la kampo de altteknologio por altigi la nivelon de la industrio de Ĉinio kaj ĝia produkta industrio.

 

    La ĉina ekonomio nun havas grandan defion kaj estas malfacila procezo la nuntempe farataj alĝustigo kaj reformado. Sed Clauss estas optimisma pri tio. Germanio esperas, ke la ĉina registaro povos publikigi signalon por bonvenigi alilandajn entreprenojn kaj malferman merkaton por altiri pli multajn entreprenojn el aliaj landoj, speciale tiuj pri altteknologioj.

 

    "Nun germanaj kaj ĉinaj entreprenoj serĉas kunlaborajn partnerojn kaj ni ambaŭ havas pli grandan spacon de kunlaboro. Samtempe, Ĉinio faras esploron pri la germana strategio Industrio 4.0. Germanio interesiĝas pri tio kaj volas serĉi kunlaboran ŝancon." diris sinjoro Clauss.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments