El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri universitatoj de la ĉeftero de Ĉinio inter la 100 superaj lernejoj plej bonaj de la mondo

| 2015-10-08
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la gazeto US News & World Report publikigis la nomliston de la plej bonaj superaj lernejoj de la mondo en 2015. Laŭ la nomlisto la unuaj 10 sidas en Usono kaj Britio. 3 universitatoj de la ĉeftero de Ĉinio estas inter 100 superaj lernejoj plej bonaj de la mondo.

 

    En la nomlisto estas 750 superaj lernejoj. Iliaj lokoj dependas de iliaj reputacio en la mondo kaj en la regiono, kvanto de cititaj disertaĵoj, kvanto de gajnintoj de doktoreco ktp. Usono okupis la unuan lokon per enlistigo de 181 altlernejoj, la ĉeftero de Ĉinio -- la duan per 57, Britio -- la trian per 55, Germanio -- la kvaran per 50 kaj Italio -- la kvinan per 38.

 

    La 10 plej bonaj superaj lernejoj estas la universitato Harvard, la Massachusetts-a Instituto de Teknologio, la Universitato de Kalifornio en Berkeley, la universitato Stanford, la Universitato de Oksfordo, la Universitato de Kembriĝo, la Kalifornia Instituto de Teknologio, la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso, la Kolombia Universitato kaj la Universitato de Ĉikago.

 

    La 3 universitatoj de la ĉeftero de Ĉinio, kiuj troviĝas en la nomlisto de la unuaj 100 superaj lernejoj, estas la Pekina Universitato (troviĝanta en la 41-a loko), Tsinghua-Universitato (en la 59-a loko) kaj la Fudan-a Universitato (en la 96-a loko). La universitatoj de la ĉeftero de Ĉinio, kiuj troviĝas en la nomlisto de la unuaj 200 universitatoj, estas la Zhejiang-a Universitato (en la 106-a loko), la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio (en la 131-a loko), la Ŝanhaja Jiaotong-a Universitato (en la 136-a loko), la Nankina Universitato (en la 180-a loko) kaj la Universitato de Sun Jat-Sen (en la 198-a loko).

 

    Menciindas, ke Tsinghua-Universitato okupas la unuan lokon de la fako pri inĝenierado, la Zhejiang-a Universitato kaj la Harbina Instituto de Teknologo -- la kvaran kaj la sepan respektive, la Urba Universitato de Hongkongo -- la 10-an. La gazeto US News & World Report montras, ke superaj lernejoj de la ĉeftero de Ĉinio estas tre bonaj en la kampoj de inĝenierado kaj komputilo.

 

    Tio estas la dua fojo por la gazeto fari nomliston de superaj lernejoj en la monda skalo. En la jaro 2014 ĝi unuafoje faris tion kun partopreno de 500 superaj lernejoj. Antaŭe la gazeto nomlistigis nur usonajn universitatojn kaj la de ĝi farita nomlisto estis unu el la nomlistoj pri bonaj universitatoj plej atentitaj en Usono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments