Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

4 areoj malfermotaj en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino

| 2015-10-09
Bookmark and Share

En la areo ĉe la pordego Wumen, la vizitantoj povas paŝi sur la urbomuron kaj rigardi la palacon de supre suben.
 

    Laŭ raporto farita en la 8-a de oktobro, la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino malfermos 4 novajn areojn ekde la 10-a de la kuranta monato. Ili estas la domo Baoyun, la domo Cining, la areo ĉe la pordego Wumen kaj tiu ĉe la pordego Donghua. Tie okazos 8 ekspozicioj, inkluzive de eksponado de originalaj objektoj, speciala halo longdaŭra, prezento de speciala temo kaj aliaj. La totala areo de la palaco malfermata al la publiko atingos de 52% al 65%.

 

    La 10-a de oktobro estas la 90-a datreveno de la starigo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino. La vizitantoj povos rigardi la palacon sur la urbomuro en nove malfermita areo. Por la sekureco de la antikvaĵoj, la muzeo limigos la nombron de vizitantoj por malsamaj areoj. Espereble realiĝos mendo por la eniraj biletoj interrete, kaj oni ankaŭ provos laŭtempan viziton por unu tago per anticipa certigo.

 

    La palaco estis ekkonstruita en la jaro 1406 kaj finkostruita en la jaro 1420. Antaŭe ĝi nomiĝis "Malpermesita Palaco" kaj funkciis kiel loĝejo de 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing. La palaco okupas la areon de 720 mil kvadrataj metroj kaj la konstruaĵa areo estas 150 mil kvadrataj metroj. La palaco estas la plej granda kaj la plej bone konservata ligna konstruaĵaro en la mondo ĝis nun.

 

    La malfermota domo Baoyun ekkonstruita komence de la jaro 1913 servis por konservi la antikvaĵojn portitajn de Yuan Shikai el la palaco en Shenyang kaj el la Somera Palaco en Chengde. Laŭ historiaj notoj, post finkonstruo de la domo en la jaro 1915, tie estis konservitaj sume pli ol 230 mil antikvaĵoj en 3 150 ŝrankoj. Kaj la domo Cining estis loĝejo de edzinoj kaj kromedzinoj de imperiestroj. Xiaozhuang, la plej influodona edzino kaj patrino de imperiestroj, loĝis kaj mortis ĝuste en tiu ĉi konstruaĵo.

 

(el chinanews.com)

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments