El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pliiĝis tiroido-kanceruloj inter neplenkreskuloj en Fukushima pro nuklea radiado

| 2015-10-09
Bookmark and Share

 

    Japanaj esploristoj raportis en freŝa numero de la revuo Epidemiologio, ke post la nuklea akcidento en Fukushima en la jaro 2011, la morbo-kvanto de tiroido-kancero inter lokaj neplenkreskuloj kreskis eble pro nuklea radiado.

 

    Esplorista teamo gvidata de profesoro Toshihide Tsuda el Okayama-Universitato de Japanio analizis, ke ĝis la fino de la lasta jaro ekzameno pri tiroido organizita de la fukushima registaro al neplenkreskuloj montras, ke la morbo-kvanto de tiroido-kancero inter lokaj neplenkreskuloj estis kelkdekoble pli multe ol la averaĝa nivelo de la tuta lando, kaj en Fukushima la morbo-kvanto diferencis inter malsamaj regionoj kaj la plej granda diferenco estis 2,6-obla.

 

    La esploristoj pensis, ke oni ne povas trovi alian kaŭzon de tiel granda diferenco krom nuklea radiado. Tamen la fukushima registaro kaj kelkaj fakuloj ĉiam asertis, ke la kvanto de radia jodo el la nuklea centralo en Fukushima estis malpli granda ol tiu de la akcidento en Ĉernobilo, tial la granda morbo-kvanto de tiroido-kancero inter neplenkreskuloj ne estis estigita de nuklea radiado.

 

    La unua ekzameno al 300 mil homoj en la periodo inter 2011 kaj 2013 trovis, ke la morbo-kvanto de tiroido-kancero inter neplenkreskuloj en Fukushima estis 30-oble pli granda ol la averaĝo de la tuta lando, interalie la kvanto en la centra regiono estis 50-oble pli granda. La kvanto diferencis inter malsamaj regionoj de Fukushima, kaj la plej granda diferenco estis 2,6-obla.

 

    Epidemiologio estas unu el la pintklasaj gazetoj en internacia epidemiologio, kaj havas grandan influon sur la studoj pri media influo al homoj kaj al epidemiologio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments