El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sciencistino Chen Hualan ricevis la premion "Elstaraj Sciencistinoj de la Mondo" en 2016

| 2015-10-09
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la retejo de UNESKO publikigis la nomliston de la gajnintoj de la premio "Elstaraj Sciencistinoj de la Mondo" en la jaro 2016. La premion ricevis Chen Hualan, profesorino de la Veterinara Instituto de Harbino sub la Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj, kaj 4 sciencistinoj de aliaj landoj.

 

    UNESKO diris, ke ĝi donis la premion al Chen Hualan pro ŝia kontribuo por batali kontraŭ viruso de birdgripo. Ŝia ekologia esploro pri viruso de birdgripo liveris helpon al produktado kaj uzado de efikaj vakcinoj.

 

    La premiodona ceremonio okazos en la 24-a de marto 2016. Chen Hualan fariĝos la 5-a ĉino, kiu ricevis la premion "Elstaraj Sciencistinoj de la Mondo".

 

    46-jara Chen Hualan estas unu el la esploristoj, kiuj plej frue faris esploradon pri diagnozo de vakcina molekulo de genetika inĝenierado de birdgripa viruso kaj pri molekula epidemiologio. En la jaro 2013, pro sia kontribuo por regi la epidemion de la birdgripo H7N9, ŝi fariĝis unu el la 10 sciencistoj elektitaj de Naturo, fama revuo en la scienca rondo. La revuo nomis ŝin "'detektivo de gripo' batalanta en la fronto".

 

    La premio "Elstaraj Sciencistinoj de la Mondo" estis lanĉita de UNESKO kaj la franca grupo L' Oreal en la jaro 1998. Ĝi celas laŭdi sciencistinojn pro iliaj elstaraj atingoj kaj liveri subtenon al iliaj aferoj pri scienca esplorado. Ĉiu-jare oni donas la premion al 5 sciencistinoj, kiuj faris elstarajn kontribuojn por progreso de sciencoj. Komence la premio tuŝis nur la kampon de scienco pri la vivo. Ekde la jaro 2003 ĝi etendiĝas al la kampo de baza scienco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments