El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publike prezentita la reklamo de china.com.cn en la placo Epoko en Nov-Jorko

| 2015-10-09
Bookmark and Share


Troviĝis sur la ekrano de la placo Epoko en Nov-Jorko la reklamo de china.com.cn.

 

    Antaŭ kaj dum la Nacia Tago de Ĉinio troviĝis sur la ekrano de la placo Epoko en Nov-Jorko la reklamo de la retejo china.com.cn. Estis ambaŭ versioj angla kaj ĉina de la reklamo, kiu enhavis la emblemon de la retejo kaj la bildstrian figuron de granda pando, kiu kaptas video-kameron en la manoj. Multaj homoj komencis atenti pri la videoj publikigitaj en diversaj sociaj retejoj de china.com.cn. La reklamo vigle prezentas ĝiajn avantaĝon kaj trajtojn, kiuj montras la situacion de Ĉinio, sonas por Ĉinio kaj rakontas pri Ĉinio.

 


Troviĝis sur la ekrano de la placo Epoko en Nov-Jorko la reklamo de china.com.cn.
 

    La retejo china.com.cn, gvidita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj funkciigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, estis lanĉita en 2000, kaj 24-hore diskonigas Ĉinion al la mondo en la lingvoj ĉina, angla, franca, germana, rusa, hispana, japana, korea, araba kaj Esperanto. La vizitantoj de la retejo troviĝas en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo. Ĝi servas ja kiel grava fenestro de Ĉinio, por fari internacian diskonigon kaj informan komunikadon.

 

    Ĝi estas ankaŭ la sola retejo por publikigi novaĵojn de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la lingvoj ĉina kaj angla. Per multaj lingvoj kaj diversaj formoj, en malsamaj kanaloj kaj platformoj, ĝi plenamplekse diskonigas Ĉinion al la mondo.

 

    La placo Epoko en Nov-Jorko sidas en la urbo-centro Manhatano, ikoneca loko de Nov-Jorko, kaj tie troviĝas multaj komercaj kompanioj publikigitaj en Nasdaq. La placo estas nomita "la monda vojkruciĝo" pro la plej granda nombro da vizitantoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments