El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio oponas maljustan trakton de UN al Ĉinio en divido de buĝeto

| 2015-10-09
Bookmark and Share

 

    La 8an de oktobro Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris en UN, ke la ĉina flanko oponas la trakton de UN al Ĉinio malsaman ol aliaj evoluantaj landoj en divido de kuranta buĝeto kaj ne akceptas la kalkulon, kiu transpasas la pagkapablon de Ĉinio. "Ĉinio ĝustatempe pagos la kompletan pagendan kotizon."

 

    Tiutage Bernardo Greiver, prezidanto de la Komitato de UN pri Kotizoj, kaj ĝia ĝenerala sekretario Bettina Tucci Bartsiotas konigis la kurantan buĝeton kaj proporcion de kotizo por packonservo de UN, kaj proponis la proporciojn de ĉiuj landoj por la periodo inter 2016 kaj 2018.

 

    Wang Min diris, ke laŭ la nuna kalkulo surbaze de pagkapablo, grandskale kreskos la porcio de Ĉinio. La ekonomia sumo de Ĉinio estas granda, tamen la pokapa kvanto estas malgranda, kaj krome, Ĉinio ja estas evoluanta lando. Tio estas la nacia kondiĉo de Ĉinio kaj ankaŭ la grava bazo por taksado de la pagkapablo de Ĉinio. Ĉinio esperas, ke oni objektive traktos la pagkapablon de Ĉinio. Ĉinio oponas la maljustan trakton de UN en divido de buĝeto kaj ne akceptas la kalkulon super sia pagkapablo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments