El Popola Ĉinio>头条新闻>

Specimena enketo por 1% da ĉina loĝantaro

| 2015-10-10
Bookmark and Share


Ĉefaj donitaĵoj de la specimena enketo en 2005
 

    La Nacia Statistika Buroo de Ĉinio anoncis, ke Ĉinio faros specimenan enketon por 1% da loĝantaro de la 16a de oktobro ĝis la 15a de novembro. La enketo kovros ĉirkaŭ 14 milionojn da loĝantoj el 60 mil kvartaloj.

 

    La Regularo de Censo de Ĉinio preskribas, ke Ĉinio faros specimenan enketon al 1% da tutlanda loĝantaro por koni la nombron, kvanton, strukturon, distribuadon kaj loĝadon de la populacio de Ĉinio depost 2010 kaj doni bazon por planado de la nacia ekonomio kaj socia disvolvado.

 

    Laŭ la anonco la esploro komenciĝos je nul-horo de la 1a de novembro, kaj la enketatoj estos la loĝantoj de hazarde elektitaj kvartaloj (ne inkluzive de civitanoj el Honkongo, Makao kaj Tajvano kaj eksterlandanoj).

 

    Enketistoj kun PDA, elektronika aparato enmana, vizitos ĉiujn familiojn, aŭ la enketatoj plenigos interretajn formularojn en retpaĝaro de la statistika buroo antaŭ la 7a de novembro.

 

    Antaŭ tio Ĉinio faris specimenajn enketojn en la jaroj 1987, 1995 kaj 2005.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments