El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arkivoj pri la Masakro en Nankino enmetitaj en la liston de "Memoro de la Mondo"

| 2015-10-10
Bookmark and Share


Retpaĝo de UNESKO
 
    Laŭ raporto de la Ĉina Centra Televida Stacio, vespere de la 9-a de oktobro laŭ la loka tempo, en sia retejo UNESKO publikigis la liston de la projektoj, kiuj estis enmetitaj en la liston de "Memoro de la Mondo" en 2015. En la listo estas 47 projektoj inkluzive de arkivoj pri la Masakro en Nankino prezentitaj de Ĉinio.
 

En la Memora Halo por Viktimoj de la Masakro en Nankino

 
    Ĝis nun 10 el la 346 dokumentoj enmetitaj en la liston de "Memoro de la Mondo" estis prezentitaj de Ĉinio.
 


La "Arkiva Muro" por viktimoj de la Masakro en Nankino

 
    La arkivoj pri la Masakro en Nankino prezentitaj de Ĉinio konsistas el tri partoj. Ili estas arkivoj pri kruela masakrado farita de japanaj agresantoj al ĉinaj armeanoj kaj civitanoj en Nankino dum la jaroj 1937 kaj 1938; tiuj pri enketado kaj juĝado pri japanaj militkrimuloj inter la jaroj 1945 kaj 1947 kaj tiuj pri dokumentoj dum la jaroj 1952 kaj 1956 liveritaj de la ĉina justico.
 
Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments