El Popola Ĉinio>头条新闻>

La "patrino" de rabobestoj en Sud-Afriko

| 2015-10-10
Bookmark and Share

 

    53-jara Riana Van Nieuwenhuizen de Sud-Afriko estas "patrino" de rabobestoj. Ŝi nutras leonojn, tigrojn kaj leopardojn post kelkaj tagoj de ilia naskiĝo ĝis tiam, kiam ili povas sole vivi. Tiuj bestoj estis forĵetitaj de siaj gepatroj. Ili libere ludas en hejmo de Riana aŭ en ŝia korto. Kelkaj el ili kapablas malfermi pordon aŭ iri en kuirejon por serĉi manĝaĵojn. Ĉiu-tage ili formanĝas 25 kilogramojn da kokaĵoj.

 

 

    La bestoj bredataj de Riana estas karnovoraj, tamen ili neniam vundis ŝin. Ili ne nur akompanas ŝin fari mastrumajn aferojn, sed ankaŭ ŝatas dormi kune kun ŝi. Riana diris, ke leopardo ofte lekas ŝiajn manojn kaj vizaĝon kaj pro tio ŝia haŭto estas tre glata.

 

 

    Riana rigardas tiujn bestojn kiel siajn infanojn kaj sin mem kiel ilian patrinon. En la jaro 2013 Riana ricevis kemioterapion kaj operacion pro sufero je mamkancero. Tiam la leopardo Filler ĉiam akompanis ŝin kaj prizorgis ŝin ĉe ŝia lito.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments