El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj povas senvize viziti 50 landojn kaj regionojn

| 2015-10-10
Bookmark and Share

    En la 9-a de oktobro la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Enmigrado-Inspekto de Ĉinio diris, ke ĝis la kuranta monato, ĉinoj jam povas senvize viziti kaj restadi en 50 landoj kaj regionoj, inkluzive de multaj turismaj celoj.

 

 

    Inter la 50 lokoj, San-Marino, Sejŝeloj, Maŭricio, Bahamoj, Fiĝioj kaj Grenado estas reciproke senvizaj al normalaj pasportoj. 10 landoj kaj regionoj, kiuj inkludas Jamajkon, Indonezion kaj la regionon Jeju de la Korea Respubliko kaj aliajn, unuflanke permesas senvizan viziton al ĉinoj kun normala pasporto. Krome, 34 landoj kaj regionoj, ekzemple Maldivoj, Tajlando, Irano kaj Madagaskaro, unuflanke permesas al ĉinoj kun normala pasporto fari surlokan vizo-petadon sub taŭgaj kondiĉoj kiam ili atingis iliajn havenojn.

 

 

    La ŝanhaja kontrolejo diris, ke la kontrolejoj de la supre menciitaj landoj lasos ĉinojn tenantajn normalajn pasportojn enlandiĝi post kiam oni ekzamenos al ili efikan pasporton kaj sidlok-menditan bileton veturilan.

 

    Plie, ankaŭ 19 landoj inkluzive de Aŭstralio, Nov-Zelando, la Korea Respubliko permesas al ĉinoj peti interrete elektronikan vizon.

 

(el Xinhua.net)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments