El Popola Ĉinio>头条新闻>

NASA publikigis detalan planon por surmarsiĝi

| 2015-10-10
Bookmark and Share


La usona sondilo "Kurioza" trovis tavolitan kotorokon sur Marso, montrante, ke ĝi formiĝis el sedimentoj de lago.

 

    Post publikigo de la forta atesto pri akvo en likva stato sur Marso, NASA lastatempe publikigis alian detalan planon por surmarsiĝi. Estas 3 fazoj en la 36-paĝa plano por kompletigi la taskon kun multaj defioj, kiuj laŭ NASA estas venkitaj.

 

    La plano estas dividitaj al 3 paŝoj. En ĝi ne troviĝas konfirmita tago por surmarsiĝi, sed laŭ Charles Bolden, direktoro de NASA, estas plej proksime, ke Usono sendas astronaŭton al Marso.

 

    Ĝis nun jam komenciĝis la unua fazo, inkluzive de tekstoj kaj eksperimentoj pri sano kaj ago de la homaro, viv-sistemo de manĝaĵo-plantado kaj recikla uzado de akvo, kaj tridimensia printado en la internacia spaco-stacidomo.

 

    La dua fazo estas nomita eksperimentejo, laŭplane praktikota en 2018, inkl. de lanĉo de la nova spaca ŝipo Orion kaj la plej forta transporta raketo "Spaca Lanĉo-Sistemo".

 

    La tria fazo enhavos laborojn sur Marso kaj en la spaca ŝipo, kiu bezonas nur rutinan prizorgadon kaj povas sur Marso akiri resursojn por fari brulaĵon, oksigenon kaj arkitekturan materialon por subteni la vivon de homoj dum jaroj. Ne estas konfirmita tempo por efektivigi la fazon, sed diagramo montras, ke ĝi estos praktikita post la jaro 2030.

 

    NASA diris en la plano, ke la signifo por esplori Marson estas helpi respondi finajn demandojn ekzemple la origino de la homaro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments