El Popola Ĉinio>头条新闻>

For Kancero enlistigita kiel kandidato por Oskaro

| 2015-10-10
Bookmark and Share

 

    Matene de la 9a de oktobro la oficiala retejo de Oskaro publikigis la liston de kandidat-filmoj por la plej bona fremdlingva filmo de la 88a Oskaro. La ĉina filmo For Kancero projekciita ekde aŭgusto estas en la listo. La aliaj atenditaj ĉinaj filmoj Lupa Totemo kaj Montaro Disiĝus ne estis enlistigitaj.

 

    La filmo For Kancero rakontas pri la batalo de 29-jara karikaturisto s-ino Xiong Dun kontraŭ kancero. Ĝi debutis en aŭgusto kaj enspezis jam 500 milionojn da juanoj. Kvankam ĝi sukcesis komerce, tamen ĝi ŝajnis for de Oskaro. Informiĝinte pri kandidatiĝo, ĝia reĝisoro Han Yan montris surprizan mienon, dirante, ke li eksciis tion el televida novaĵo, kaj li fine komprenis, kial antaŭ kelkaj tagoj lia kolego urĝis lin doni biografian skizon kaj fotojn. Han konfesis, ke li ne scias kial oni rekomendis lian filmon al Oskaro. Eble pro optimismo de Xiong, li aldonis.

 

    Fama reĝisoro kaj profesoro el la Pekina Filma Akademio Deng Dongtian resumis, ke la ĵurio de Oskaro ĝenerale emas konsili homojn esti bonkoraj kaj humanaj, kaj plene elmontri la arton de filmo. Laŭ tiu vidpunkto la filmo estas taŭga. Ĝi ne estis produktita per granda investo, tamen ĝi konkeris la spektantojn kaj akiris grandan biletejan enspezon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments