El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ricevi ruĝpaperan koverton de Wechat el butikoj

| 2015-10-12
Bookmark and Share

 

    Oni povas ricevi ruĝpaperan koverton entenantan monon de Wechat, retservo plej populara en Ĉinio, el tradiciaj butikoj (neretaj) per skuo de siaj poŝtelefonoj dum butikumo. Inter la 11a kaj la 18a de oktobro Wechat disvastigas la reklamadon "ricevi ruĝpaperan koverton per skuo de poŝtelefono". Uzantoj de Wechat povas malfermi la funkcion de bludento kaj lokalizo por ricevi ruĝpaperan koverton el najbaraj butikoj. 3 000 tradiciaj butikoj en 160 ĉinaj urboj fariĝis kunlaboraj partneroj de Wechat.

 

    Dum la Printempa Festo ĉi-jare Wechat aldonis al si la funkcion de movebla pago. Nun Wechat komencis la reklamadon por aliĝo de tradiciaj butikoj (neretaj). Krome cent butikoj en Aŭstralio kaj Sud-Koreio aliĝis al la funkcio.

 

    Koncerna respondeculo de Wechat diris, ke uzantoj de Wechat povas facile ricevi monon per la funkcio; butikoj povas facile dissendi la ruĝpaperan koverton por ofertado; kaj ankaŭ tradiciaj butikoj povas interagi kun siaj klientoj. Tamen estas la alia movebla reta pag-platformo Alipay, kiu la unua aplikas la funkcion por komerco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments