El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ebola-vakcino farita de Ĉinio estis provita eksterlande por la unua fojo

| 2015-10-12
Bookmark and Share

 

    Matene de la 10-a de oktobro laŭ la loka tempo, en Siera-Leono oni komencis la dua-periodan klinikan provon de Ebola-vakcino farita de Ĉinio. Tio estas la unua fojo por Ĉinio fari klinikan provon pri memfarita Ebola-vakcino eksterlande.

 

    Tiu vakcino estis lanĉita de la kreiva grupo gvadata de Chen Wei, estro de la Bio-inĝeniera Instituto de la Akademio de Militaj Medicinaj Sciencoj de la Liberiga Armeo de Ĉinio. En la jaro 2014, post apero de la epidemio de Ebola en okcidenta Afriko, la grupo tuj komencis esploradon pri la nova Ebola-vakcino kune kun la Tianjin-a Ekoteknologia Kompanio CanSino. La sekureco kaj efikeco de la vakcino estis pruvitaj post la unua-perioda provo inter ĉinoj kaj afrikanoj en Ĉinio. Tio metis fundamenton por fari klinikan provon en Afriko.

 

    Chen Wei konigis, ke la vakcino havas tri karakterizaĵojn. Ĝi estas vakcino speciale por mutacio de geno en la jaro 2014. Pro siaj bonaj stabileco, sekureco kaj imuneco, la vakcino povas esti konservita por pli ol du semajnoj en la kondiĉo de malpli ol 37 gradoj centigradaj kaj taŭgas por uzo en okcidenta Afriko.

 

    Nun estis plenumita la unua klinika provo de la Ebola-vakcino farita de Ĉinio en Afriko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments