El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 7-a Internacia Vendado por Bonfaro

| 2015-10-12
Bookmark and Share

    La 11-an de oktobro en la Nacia Stadiono en Pekino okazis la 7-a Internacia Vendado por Bonfaro -- "Senlima Amo", iniciatita de s-ino Qian Wei, edzino de Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj.

 


Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj lia edzino ĉeestis la vendadon.
 
    69 alilandaj ambasadorejoj en Ĉinio, oficejoj de internaciaj organizoj en la lando kaj 11 ĉinaj organizoj partoprenis en la vendado, kie troviĝis diversaj produktoj de tiuj landoj. La vendado, kun la temo "Salutu kamparajn instruistojn en Yunnan", estas bonfara aranĝo por helpi malriĉulojn kaj kamparajn instruistojn en Ĉinio. Laŭ statistiko, oni jam kolektis pli ol 2 milionojn da juanoj.
 


Budo de la ambasadorejo de Tajlando en Ĉinio
 

    Post la inaŭguro, ĉeestantoj de la aranĝo aĉetis specialajn manfaritaĵojn kaj manĝaĵojn por montri malavarecon kaj esprimi amon. Brilaj prezentaĵoj preparitaj de ambasadorejoj kaj popolaj grupoj brile kolorigis la vendadon kaj varmigis la atmosferon.

 

    La Internacia Vendado por Bonfaro -- "Senlima Amo", lanĉita de Qian Wei, estas bonfara agado kun la ĉeesto de multaj edzinoj de alilandaj ambasadoroj en Ĉinio. Ekde la jaro 2009, ĝi jam kolektis 18 milionojn da juanoj por helpi malriĉajn regionojn de Ĉinio inkluzive de Yunnan, Hebei, Gansu, Henan kaj Guizhou.

 

    Ĉi-jare la kolektita sumo estos donita al instruistoj, kiuj laboras en la gubernioj Jinping kaj Malipo en Yunnan-provinco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments