El Popola Ĉinio>头条新闻>

Blua ĉielo super Plutono?

| 2015-10-12
Bookmark and Share

 

    La 8-an de oktobro NASA publikigis fotojn pri la planedo Plutono fotitajn de la spacsondilo New Horizons. Kvankam sur la planedo ne ekzistas spuroj de la vivo, tamen tie troviĝas mirinda blua ĉielo kaj ruĝa glacio el akvo. Tio pluapaŝe malfermis la misteran vualon de Plutono.

 

 

    La fotoj estis faritaj de la usona spacsondilo New Horizons kiam ĝi flugis preter Plutono en julio de la kuranta jaro. La fotoj montras, ke estas blua nebulozo ĉirkaŭ la planedo, kaj tio aludas la ekziston de la blua ĉielo super la planedo. La ĉiela sereno vidata super la terglobo estas kaŭzata de disperso de la sunlumo al eroj de nitrogeno-molekuloj, dume super Plutono la eroj ŝajne estas pli grandaj.

 

 

    Carly Howett, membro de la grupo pri la usona spacsondilo, diris: "La blua ĉielo estas kaŭzata de kunaj funkcioj de etaj eroj kaj sunluma disperso. Surtere la eroj estas ege malgrandaj nitrogeno-molekuloj, kaj tiuj sur Plutono ŝajnas pli grandaj. Sed se paroli relative ankaŭ la lastaj estas malgrandaj same kiel fumo de karbo, kaj ni nomas ilin 'tolinoj'."

 

 

 

    Estas "la dua granda eltrovo", kiun oni dankas al la fotoj de New Horizons: en multaj regionoj de glaciita akvo sur la surfaco de Plutono, tiuj lokoj kun plej dika akvoglacio prezentiĝas en hela ruĝo.

 

(el Xinhua.net

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments