El Popola Ĉinio>

【E-消息】Vizito al la Korea Esperanto-Asocio

| 2015-10-12
Bookmark and Share

 
    La 2-an de oktobro ni -- 11 ĉinaj esperantistoj el Pekino kaj Tianjin kaj unu irana esperantisto el Ŝanhajo vizitis la oficejon de KEA. Ĝi troviĝas en la 13-a etaĝo de iu domego apud Han-Rivero en la centro de Seulo. En tiu mateno Jesa kondukis nin veturi metroe kaj aŭtobuse al la oficejo. Estas interese, ke se oni veturas metroe, vi poste rajtas veturi per aŭtobuso senpage dum duonhoro. Post senpaga veturado per aŭtobuso ni atingis la cellokon.
 

 

 

    La ĝenerala sekretariino varme akceptis nin, kaj ankaŭ nia malnova amikino Luna nin atendis. La sekretariino prezentis al ni la oficejon, kiu, konsistas el libroservo, kunvenejo kaj deĵorejo, ne granda, tamen sufiĉa por laboro de la asocio. Laŭ la klarigo de korea amiko, en la labortagoj tie deĵoras unu el la estraranoj. Tra granda fenestro ni birdorigardis Seulon kaj belegan Han-riveron. Kvin personoj el ni aliĝis al la Asocio kaj pagis la kotizon .

 

    Antaŭ la foriro ni kunfotiĝis.

 

(Fortego)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments