Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Ĉiumonate miliono da ĉinoj liberiĝas el malriĉeco

| 2015-10-12
Bookmark and Share


Elementlernejano havas senpagan tagmanĝon en la urbo Liuzhou de Guangxi. (el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Hong Tianyun, vicdirektoro de la Oficejo de Malriĉeco-Liberigo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, konigis en gazetara konferenco en la 12a de oktobro la progreson de Ĉinio en la batalo kontraŭ malriĉeco, la preparon pri altnivela forumo de malriĉeco-redukto kaj aranĝojn por la Tago de Malriĉeco-Mildigo.

 

    Hong Tianyun diris, ke donitaĵoj faritaj de la Nacia Buroo de Statistiko en 2014 montras, ke en Ĉinio estas 70,17 milionoj da malriĉuloj, kaj oni devas liberigi ilin el malriĉeco en la venontaj ses jaroj por atingi la celon. Se oni dividas la ciferon, 11,7 milionoj da homoj atendas liberiĝi el malriĉeco por ĉiu jaro kaj miliono por ĉiu monato, tial la tempo estas urĝa por fini la pezan taskon.

 

    Pri solvado de la problemoj koncernaj al vivkondiĉoj kaj vivmedio, Hong diris, ke oni devas agi en kvar flankoj: disvolvi industrion kaj altigi enspezojn de malriĉuloj; starigi arkivojn por malriĉuloj kaj transloĝigi ilin el mediprotektaj regionoj; kombini profesian trejnadon kaj dungadon por malriĉuloj; kaj plibonigi sanservon al malriĉuloj. La jam starigita kampara san-asekuro devas prizorgi tiujn, kiuj ne havas laborkapablon nek vivrimedojn. La ŝtato jam alprenis koncernajn rimedojn kaj politikojn kaj publikigos ĉi-rilatajn politikojn inkluzive de tiuj pri infrastruktura konstruado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments