El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lerni fremdajn lingvojn en parko

| 2015-10-13
Bookmark and Share


La ĉefa kunvenejo de la lastjara agado en parko

 

    En la 24a kaj la 25a de oktobro en Chaoyang-parko de Pekino okazos la agado por lernado de fremdaj lingvoj. En la 17a de tiu ĉi monato la oficejo de la pekina organiza komitato por fremdlingva lerno ekdisdonos 15 mil enirbiletojn senpagajn por la agado en la parko.

 

    Tio estos la 17a fremdlingva agado en pekinaj parkoj, kaj al ĝi estos aldonitaj elementoj de la Vintraj Olimpikoj 2022. Laborantoj en servaj profesioj kaj iuj urbanoj ricevos donacojn -- ekzempleroj de Manlibro de Fremdlingvoj por la Vintraj Olimpikoj, kune eldonita de la pekina municipa oficejo pri eksterlandaj aferoj, oficejo de la pekina organiza komitato pri la fremdlingva lerno, Pekina Radio, Pekina Fremdlingva Universitato kaj Eldonejo de Supera Edukado. Krome okazos prelegoj de fakuloj pri fremdlingva lernado por la Vintraj Olimpikoj, kvizo de la Vintraj Olimpikoj, varbado de volontuloj por la Vintraj Olimpikoj kaj librodonaco al vilaĝoj ktp.

 

    Tradiciaj programoj estos troveblaj en la evento. Oni povos spekti artajn prezentojn en fremdaj lingvoj, rekomenditajn de preskaŭ cent organizoj, en la centra scenejo, aŭskulti prelegojn de fakuloj pri fremdaj lingvoj kaj etiketo, kaj interagi kun programaj anoncistoj el la Pekina Televidstacio kaj Pekina Radio.

 

    La evento estos organizita de la oficejo de la pekina organiza komitato por fremdlingva lerno. Senpagaj enirbiletoj estos akireblaj el kvin difinitaj lokoj en la urbo. Rilataj informoj troveblas ĉe www.bjenglish.com.cn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments