El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guizhou: aero-balonoj super mirindaj pejzaĝoj

| 2015-10-13
Bookmark and Share

 


Vespere de la 11-a de oktobro inaŭguriĝis la aero-balona liga konkurso. Celebre al la inaŭguro oni briligis la balonojn sur la placo Jushan de la urbo Xingyi.

 

    Antaŭtagmeze de la 12-a de oktobro komenciĝis la aero-balona konkurso de la Ĉina Ligo de Balono-Kluboj en Xingyi de Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, kiel grava programero de la 1-a Internacia Monto-turisma Konferenco. Kelkdekoj da aero-balonoj flugis super la valo de la vidindaĵo Wanfenglin en la urbo Xingyi, farante la pejzaĝon eĉ pli mirinda kaj bela.

 

 


Ekflugas la aero-balonoj en la 12-a de oktobro
 

    Tio estas la plej granda kaj altnivela konkurso de aero-balonoj en Ĉinio. Xingyi estas la tria parto de la ĉi-foja liga konkurso, kiu pli frue disvolviĝis en la provincoj Henan kaj Shanxi. Oni elektis Xingyi kiel lokon de la konkurso pro ĝia aparta karsta teraspekto. La urbo cetere havas belajn pejzaĝojn, taŭgan veteron kaj bonan terformon ĝustan por aero-balona sportado.

 

 


Aero-balonoj superflugas tra la vidindejo Wanfenglin

 

    La urbo Xingyi estas ĉefurbo de la Buj-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de la provinco Guizhou. Ĝi, kun riĉa turisma resurso, estas unu el la kvar centraj urboj de Guizhou. Buj-oj, mjaŭ-oj, han-oj, ji-oj kaj aliaj 22 nacioj kune loĝas en la urbo.

 

(el people.com.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments