El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Trajno Esperanto veturos en Pollando

| 2015-10-13
Bookmark and Share

 

    La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio "InterCity". La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 mil donitaj voĉoj.

 

    Unu el la dek trajnoj cirkulos ĉiutage inter Varsovio kaj Bjalistoko. En la voĉdonado pri ĝi plej multe da voĉoj ricevis la nomo Esperanto, kiun preferis 3986 personoj, en la dua loko restis Narew (2511 voĉoj) kaj en la tria Bojary (nur 201 voĉoj).

 

    La "fina venko" de Esperanto estas ŝuldata ne nur al bjalistokanoj kaj esperantistoj el la tuta Pollando, sed ankaŭ al multaj diverslandaj samideanoj, kiuj partoprenis la voĉdonadon. La trajno Esperanto ekcirkulos en decembro, kaj ĝin jam povos uzi la partoprenantoj de la tradiciaj Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de Esperanto.

 

    Ĉi tiu nomigo ne estas la unua por Bjalistokaj trajnoj. Ekzemple, la unuan de junio 2008 en la stacidomo de Bjalistoko la bjalistoka urbestro Tadeusz Truskolaski en solena ceremonio ŝanĝis la tabuleton de la trajno "Bjalistoko -- Bielsko-Biała", kiu tiel renomiĝis de Narew al Zamenhof.

 

 

    Kvankam la trajno Zamenhof, kies unuaj pasaĝeroj estis la malnovmode vestitaj Ludoviko (Andrzej) kaj Klara (Nina) Zamenhof, funkciis dum nelonga tempo, ĝin uzis pluraj partoprenantoj de la 94a Universala Kongreso de Esperanto, kiun Bjalistoko akceptis en 2009.

 

AlKo

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/pollando-4)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments