Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Mia bela vivo dankŝuldas al mia ĉina edzino

| 2015-10-14
Bookmark and Share

Teksto de Dieter Rooke el Svislando

Fotoj proponitaj de Liu Jun

 

    Amo min alvokis al Ĉinio

 

    En la jaro 2004, por mia dua UK en Ĉinio mi revidis la urbon Pekino, kiu jam tute ŝanĝiĝis kun stadionoj de Olimpikoj, modernaj altaj konstruaĵaroj, metroo kaj densa trafiko preskaŭ sen bicikloj. Mia unua UK post mia esperantistiĝo estis la 71-a Pekina UK en la jaro 1986 -- mia unua vojaĝo al Ĉinio.

 


Dieter Rooke kaj Liu Jun en Ĉinio

 

    Bela konatiĝo kaj feliĉa geedziĝo dank' al Esperanto

 

    Liu Jun volontulis en la infanvartejo de la 89-a UK en Pekino. Pro tio tiam mi nur ekvidis ŝin preterpasante. Mia plumamiko Wang Minhao el Ŝanhajo proponis al mi kunan renkontiĝon kun mia nuna edzino. De post tiam ni vigle interŝanĝadis multajn retmesaĝojn, por ekkoni unu la alian. En la jaro 2010 nia unua brakumo okazis en la flughaveno de Pekino. Tiel komenciĝis nia Esperanto-vojaĝo tra Ŝanhajo, Huhhehot, Shandong, Tianjin kaj tiel plu. Ĉie ni renkontiĝis kun afablaj kaj gastamaj samideanoj.

 

    Finfine ni havis la unuan rendevuon kun miaj estontaj bogepatroj en la urbo Tianjin, kiu situas nemalproksime de Pekino, kaj nian mielan tempon sur la tropika insulo Hainan. En la hotelo de Sanya mi skribis per krajono amdeklaron sur muron: por ĉiama amo!

 


Amdeklaro sur muro por ĉiama amo en Sanya

 

    La 8-an de marto 2011 -- la Internacia Tago de Virinoj -- estis brile bela tago. Je la 2-a horo posttagmeze de tiu ĉi tago ni registriĝis en ŝtata oficejo de la municipo Tianjin, Ĉinio.

 

    La oficisto montris al mi belan dokumenton skribitan per ĉinaj ideogramoj. Mi supozis, ke temis pri oficiala kontrakto por geedziĝo. Mia nova edzino kaj mi ĝoje subskribis ĝin.

 

    La germanlingvan tradukaĵon mi akiris nur poste.

 

    En apuda ĉambro atendis nin fotisto -- li faris solenan fotaĵon por rememoro de la ceremonio.

 

    Kvankam ni jam geedziĝis, tamen ni devis atendi necesan vizon por komune ekloĝi en Svislando.

 

    Finfine, mia edzino surteriĝis en la flughaveno de Zuriko komence de novembro 2011. Pro nebuloj en Pekino kaj Zuriko ŝi alvenis nur kun prokrasto.

 

    Vespere ni atingis nian hejmon en la vilaĝo Oensingen, kiu situas sude de Bazelo, la tria granda urbo de Svislando.

 

    Kiel enmigranto mia edzino estis vokita de la kantona oficejo por subskribi kontrakton de integriĝo. Ĝi postulas de alilandanoj respekti la konstitucion de Svislando kaj la kulturon de svisoj.

 

    Ni kunvenis kun aliaj enmigrintoj en granda salono por aŭskulti paroladon, kaj instrukciojn de svisa oficisto. Mi pene tradukis la ĉefan enhavon por mia edzino tiel bela kaj aminda.

 

    Ekloĝinte en Svislando, mia edzino perdis sian hejmon. En la komenco ŝi ne ŝatis mian kuirarton -- kiel fraŭlo mi kutime manĝis simple. La svisan muslion mi preparis kun glaciaĵo -- sed mia edzino ne konsentis.

 

    Ŝi komencis klopodi por kuirado, aĉetis specialajn spicaĵojn kaj kuirilojn. Ŝi ege lertas en kuirado de jiaozi-oj, rizo, nudeloj, supo kaj multaj aliaj bongustaĵoj. Kun mia filo foje ni triope ĝuis vespermanĝon.

 

    Mia edzino baldaŭ aliĝis al germanlingva kurso en la apuda urbo Olten, kie ŝi ege diligente eklernis la lingvon. Ŝi estis la plej sukcesa lernanto en la kurso.

 


Nia nupto atestata de svisaj samideanoj

 

    Mia edzino Liu Jun estas denaska ĉino kaj ege amas sian patrujon kaj ĝian kulturon. Ŝi diris al mi, ke tio estas ege profunda amo. Mi mem estas denaska germano -- mi ne amas mian landon kaj pri ĝia kultura historio mi ne kontentas.

 

    Nun mi vivas en alia lando -- Svislando kun iomete malsamaj kulturo kaj historio.

 

    Mi kaj mia edzino nun loĝas en la verdoplena vilaĝo Wilderswil apud Interlaken. En ĝardenoj ĉirkaŭitaj de tonditaj gazonoj kreskas multkoloraj floroj. La loĝantoj dediĉas multajn horojn al flegado de plantoj. Ĉie regas pureco kaj spireblas freŝa aero -- sub la profunde blua ĉielo.

 


Pejzaĝo ĉe nia loĝejo en Svislando

 

    Multfoje nin vizitas esperantistoj -- ili venadas por admiri la belegan pejzaĝon.

 

    Komuna verda vivo en Esperantujo

 

    Kun ŝparita mono ni partoprenis en Esperanto-eventoj, ekz., UK en Vjetnamio, Islando, Lillo de Francio, ILEI-konferenco en Yunnan, Ĉinio. Ni ankaŭ aktive partoprenis en Esperanto-renkontiĝoj okazintaj en Hungario, Garmanio, Hispanio, Italio ktp. Ni aliĝis al la Svisa Esperanto-Societo (SES), kaj partoprenis en ĝia aktivado. Multfoje ni partoprenis en IF (Internacia Festivalo), kiu okazas ĉiujare dum la jarŝanĝo en Germanio...

 


Kun Esperanto-kursanoj de la elementa lernejo Dongfang, Ĉinio

 

    Post mia 50-jara laborperiodo, mi elektis translokiĝi al la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds en la franclingva regiono de Svislando. Ĝi estas Esperanto-urbo kun biblioteko, kie ekzistas la sekcio CDELI (la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) kun dokumentoj pri la artefaritaj lingvoj. En ĝi estras mia iama instruisto Claude Gacond.

 


Kun s-ro Claude Gacond kaj lia edzino en la biblioteko de CDELI

 

    En la urbo Neuchâtel ni foje vespermanĝis en ĉina restoracio. Pro tiu kontakto mia edzino ricevis labor-oferton en la turisma urbo Interlaken, kiu situas en la kantono Berno, kaj tie oni parolas la germanan lingvon.

 

    La belega urbeto troviĝas inter du lagoj -- tio estas la origino de ĝia nomo. La montpintoj rebrilas la blankan neĝon kaj plej longan glaĉeron de svisaj alpoj. Per dentrada trajno turistoj atingas la 3 540 metro-altan stacidomon de Eŭropo.

 

    Ĉiumatene mi salutas la monton Jungfrau, videblan de mia balkono. Mia edzino romantike ĝuas teo-paŭzon -- kaj mi kafopaŭzon.

 

    Mia edzino nun laboras kiel tradukisto en apoteko kaj kosmetikejo. Ŝi prezentas ege luksajn beligaĵojn -- kaj tradukas el la ĉina lingvo al la germana kaj inverse.

 

    Sur ŝia nomŝildo ankaŭ videblas la Esperanto-flago, sur kiu legeblas la lingvoj ĉina kaj germana. Foje surprize venis aŭstralia esperantisto Richard Delamore kun sia fianĉino por aĉeti donacojn. Tiun renkontiĝon li detale kaj ĝoje publikigis en sia blogo.

 


Mia edzino Liu Jun kun aŭstralia esperantisto Richard Delamore kaj lia fianĉino en sia laborejo

 

    Ni aliĝis al la Svisa Esperanto-Societo (SES), kaj partoprenis en ĝia aktivado. Plurfoje ni vizitis la SFERO-n renkontiĝo por E-familioj.

 

    En la svisa ĥoro ni kune gaje kantas -- eĉ unu semajnon la ĥoranoj feriis en suda Francio.

 

    Per Pasporta Servo ni vizitis esperantistojn en la germana urbo Munkeno -- kaj amike babilis dum renkontiĝo en la klubejo. Kompreneble ni gustumis la faman bieron.

 

    Post la UK en Hanojo -- ni vigle partoprenis en la UK-o en Rejkjaviko, Islando. Mi luis aŭton por fari rondvojaĝon tra la sovaĝa, apenaŭ loĝata insulo.

 

    La aktivaj vulkanoj kun neĝkovritaj krestoj ege impresis nin. Ili estiĝis, ĉar la du kontinentoj de Eŭropo kaj Ameriko kolizias ĝuste en la insulo.

 

    Plej mirinda estis spektakleca floso de glacimontoj rekte en la maron. Sur kratero mirinde eblas kuiri manĝajon -- ni manĝis terpomojn! -- ĉie tra la lando ekzistas varmaj akvofontoj, kaj la famaj gejseroj. Dum la kongresa semajno, ni ofte ripozis en termo-banejo, kaj ni ĝuis en mondfama Blua Laguno. Du semajnojn ni admiris plene la naturon en la fantazia lando.

 

    En Rejkjaviko gastigis nin mia amiko fiŝisto -- li kuiris por ni ege bongustan pladon -- langoj de fiŝoj. Li mem kaptis ilin en maro, ĉar tio estas profesio, kiun li heredis de la patro.

 

    Nia vilaĝo Wilderswil apud Interlaken tre verdas: En ĝardenoj ĉirkaŭigitaj de tonditaj gazonoj kreskas multkoloraj floroj. La loĝantoj dediĉas multajn horojn al flegado de plantoj. Ĉie regas pureco kaj spireblas freŝa aero -- sub la profunde blua ĉielo. Kiam ni faras tuttagan ekskurson al la proksima vilaĝo Grindelwald -- ni sentas proksimiĝon al paradizo. Ni veturas per telfero eĉ pli alten -- por tuŝi la blankajn nubojn. Mia edzino foje eĉ ekvidis anĝelon en la nuboj.

 

    Kiam alvenas vintra sezono, ĉio blankiĝas. Sur montoj funkcias multaj skiliftoj por kontentigi la bezonon de turistoj. Eĉ oni dungis ĉinan ski-instruiston. Bedaŭrinde mia edzino ne kuraĝis aliĝi al la kurso.

 

    Tial mi proponis sledi sur longaj vojo al Valo. Foje la vojo estis tro kruta, kaj ŝi ne sukcesis bremsi. Per la kapo antaŭen ŝi flugis en molan neĝamason. -- Kia ĝojo!

 

    Post la UK en Lillo de Francio, mia edzino gastigis la estraranon de UEA, s-ro Jose-Antonio Vergara kun la edzino. Estonte ni certe plu akceptos gastojn -- samideanojn el la tuta mondo.

 

    Tiel efektiviĝas nia revo de "verda vivo".

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments